Leĝo de Ĉefurbigo (Argentino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Leĝo de Ĉefurbigo de 1826 decidis, ke la urbo Bonaero estu sub jurisdikcio de la Nacia Ŝtato, separante ĝin disde la provinco, kiu tiam ekmalekzistis.

Rivadavia prezentis al la Ĝenerala Kongreso de 1824 projekton de leĝo de ĉefurbigo de Bonaero, kiam kaj la urbo kaj granda parto de la kamparo ĉirkaŭe proklamiĝis ĉefurbo de la ŝtato. La bonaeraj federaloj kontraŭis, defende de la institucioj de la provincoj garantiigitaj de la fundamenta leĝaro, ĉefe pro la haveno kaj la dogano, ĉefaj enspezofontoj de la provinco. Tamen la leĝo estis aprobita en 1826. La guberniestro de la provinco Bonaero, Las Heras klopodis malakcepti[1] sed finfine elposteniĝis pace pro dekreto de la Plenuma Povo. La Junto de Reprezentantoj estis disigita, kaj oni ŝtatanigis la armeon de la provinco, la publikan terenon, la doganon kaj ĉiujn provincajn posedaĵojn. La terposedantoj, malakceptante la konsekvencojn kiujn povis okazigi la Ĉefurbigo, ĉesis apogi na Rivadavia, kaj tiu restis politike izolata. Post tri monatoj aprobiĝis la Konstitucio de 1826 sed la provincoj malakceptis ĝin.

En julio de la venonta jaro, post la rezigno de Rivadavia al la prezidenta posteno, la provinco Bonaero rekuperis sian antaŭan politikan entecon.[2]

Tiu leĝo estis la bazo por la Leĝo de Federigo de Bonaero, de 1880, kaj de la posta fono de la urbo La Plata.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jose Maria Rosa (1972). Historia Argentina. vol. 4: Unitarios y federales (1826-1841). Buenos Aires: Oriente. p. 13. http://books.google.com.ar/books?id=i39pAAAAIAAJ&pg=PA13&hl=es#v=onepage&f=false
  2. José María Rosa, op. cit., p. 73.