Leĝo de Grimm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Leĝo de Grimm estas sona leĝo unue formulita en 1822 de Jakob Grimm (1785-1863). La leĝo montras la laŭregulan manieron per kiu la ĝermanida sonsistemo diverĝis de la hindeŭropa sonsistemo. Li montris naŭ ensemblojn de interrilatoj, kiuj aperis kiel klara fonetika modelo. Voĉaj aspiratoj (inkluzive de voĉaj plozivoj kaj frikativoj) en hindeŭropa iĝis voĉaj plozivoj en ĝermanida; voĉaj plozivoj iĝis senvoĉaj plozivoj; kaj senvoĉaj plozivoj iĝis senvoĉaj aspiratoj. Ĉi tiuj rilatoj klarigas, kial vortoj, kiuj latine, grekesanskrite komenciĝas per /p/, ĝenerale komenciĝas per /f/ en angla aŭ germana (pater > father, Vater). Iaj esceptoj al ĉi tiu leĝo klariĝis pli malfrue de aliaj lingvistoj.

Profundigo[redakti | redakti fonton]

Sonŝanĝoj, kiuj okazis post tiuj de la Leĝo de Grimm, iam povas obskurigi ĝiajn efikojn. La plej ilustremaj ekzemploj estas uzataj ĉi-tie.

Fazo Sonŝanĝo Ĝermanaj (sonŝanĝitaj) ekzemploj Neĝermanaj (nesonŝanĝitaj) Signifo
1 *p→f Angle: foot, Nederlande: voet, Germane: Fuß, Gote: fōtus, Islande: fótur, Dane: fod, Norvege, Svede: fot Malnovagreke: πούς (pūs), Latine: pēs, Sanskrite: pāda, Litove: pėda piedo
*t→þ Angle: third, Gote: þridja, Islande: þriðji Malnovagreke: τρίτος (tritos), Latine: tertius, Gaele: treas, Sanskrite: tri, Litove: trys tria
*k→h Angle: hound, Nederlande: hond, Germane: Hund, Gote: hunds, Islande, Feroe: hundur, Dane, Norvege, Svede: hund Malnovagreke: κύων (kýōn), Latine: canis, Gaele: hundo
*kw→hw Angle: what, Nederlande: wat,,Islande hvað,, Dane hvad Latine: quod, Gaele: ciod, Sanskrite ka-, kiṃ kio
2 *b→p Angle: peg Latine: baculum baston(et)o
*d→t Angle: ten, Nederlande: tien, Gote: taíhun, Islande: tíu, Dane, Norvege: ti, Svede: tio Latine: decem, Gaele: deich, Litove: dešimt, Sanskrite: daśan dek
*g→k Angle: cold, Nederlande: koud, Germane: kalt, Islande: kaldur, Dane: kold, Svede: kall Latine: gelū malvarm(eg)a
*gw→kw Angle: quick, Nederlande: kwiek, Gote: qius, Islande: kvikur, Svede: kvick Latine: vivus 'viva', Greke: βίος (vivo), Gaele: beò 'vivanta', Litove: gyvas, guvus rapida, vigla
3 *bh→b Angle: brother, Nederlande: broeder, Germane: Bruder, Gote: broþar, Islande: bróðir, Dane, Svede: broder Malnovagreke: φρατήρ (phrātēr), Sanskrite: (bhrātā), Litove: brolis frato
*dh→d Angle: door, Frise: doar, Nederlande: deur, Gote: daúr, Islande: dyr, Dane, Norvege: dør, Svede: dörr Malnovagreke: θύρα (thýra), Sanskrite: dwār, Litove: durys pordo
*gh→g Angle: goose, Frise: goes, Nederlande: gans, Germane: Gans, Islande: gæs, Feroe: gás, Dane, Norvege, Svede: gås Malnovagreke: χήν (khēn) ansero
*gwh→gw Angle: wife, Pra-Ĝermana: wiban (de iama gwiban), Dane, Svede: viv, Nederlande: wijf, Germane: Weib Toĥare B: kwípe,, Toĥare A: kip edzino

Esceptoj[redakti | redakti fonton]

La senvoĉaj plozivoj ne iĝis aspiratoj se ili estis antaŭitaj de *s.

Sonŝanĝo Ĝermanaj (sonŝanĝitaj) ekzemploj Neĝermanaj (nesonŝanĝitaj) Signifo
*sp Angle: spew, Gote: speiwan Nederlande: spuien, Germane: speien, Svede: spy Latine: spuere kraĉi
*st Angle: stand, Nederlande: staan, Germane: stehen, Islande: standa, Norvege, Svede: stå Latine: stāre stari
*sk Angle: short, Malnovnorene: skorta, Sanskrite: krdhuh, Latine: curtus, Litove: skurdus mallonga
*skw Angle: scold, Malnovnorene: skäld, Nederlande: Schelden Hindeŭrop-pralingve: skwetlo skoldi

Krome, *t ne iĝis apsirato se ĝi estis antaŭita de *p, *k,*kw. Tamen, la plozivo, kiu antaŭis ĝin, iĝis aspirato.

Sonŝanĝo Ĝermanaj (sonŝanĝitaj) ekzemploj Neĝermanaj (nesonŝanĝitaj) Signifo
*pt→ft Gote: hliftus Malnovgreke: κλέπτης (kleptēs) ŝtelisto
*kt→ht Angle: eight, Nederlande: acht, Frise: acht, Germane: acht, Gote: ahtáu Malnovgreke: οκτώ (oktō), Latine: octō, Sanskrite: aṣṭan ok
*kwt→h(w)t Angle: night, Malnovfrise, Nederlande, Germane: nacht, Gote: nahts Greke: nuks, nukt-, Latine: nox, noct-, Sanskrite: naktam Litove naktis nokto