Le Bleu du caftan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Bleu du caftan
filmo
Originala titolo Le Bleu du caftan
Originala lingvo araba lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 10 feb. 2023, 22 feb. 2023, 9 mar. 2023, 10 mar. 2023, 16 mar. 2023, 17 mar. 2023, 22 mar. 2023, 18 maj. 2023, 7 jul. 2023
Ĝenro filma dramo, amafera filmo, komedia filmo
Reĝisoro(j) Maryam Touzani
Scenaro Maryam Touzani • Nabil Ayouch
Rolantoj Lubna Azabal • Saleh Bakri • Ayoub Missioui
IMDb
vdr

Le Bleu du caftan (La bluo de kaftano, tradukita ankaŭ kiel La blua kaftano, estas franc-marok-belg-dana filmo reĝisorita de la maroka reĝisorino Maryam Touzani, publikigita en 2022.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Halim estas tajloro specializita en la manfarita produktado de kaftanoj en la medino de Sala. Li laboras laŭ tradiciaj teknikoj, tute mane. Li administras vendejon kun sia edzino Mina. Halim kaj Mina formas paron tre interligitan, kvankam ili kunhavas sekreton hontigan kaj danĝeran en la maroka socio: Halim estas samseksema.

Halim laboras por la konfekcio de blua kaftano aparte luksa, komisiita de riĉa klientino. Metilernantoj malfacile troveblas, sed Halim ĵus dungis Jusef, kiu ŝajnas kunsenti la profesipasion. Sed fakte oni sentas reciprokan amon inter Halim kaj Jusef, rezulte en ĵaluzo ĉe Mina. Ŝi kritikas Jusef, kaj akuzas lin esti perdinta valoran tolpecon.

Sed Mina estas malsana de nekuracebla kancero. ŝi malfortiĝas, malmulte povas manĝi, maldikiĝas. Halim restas ĉe ŝi, kaj fidas la vendejon al Jusef. Mina komprenas, ke Halim fidelas, reamikiĝas kun Jusef. Post la morto de Mina, Halim vestas ŝin pere de la luksa blua kaftano ĵus finlaborita, anstataŭ la blanka mortotuko tradicia en la islama kulturo, kaj anstataŭ rezervi ĝin por la riĉa klientino. La ĉeestantoj tute malakceptas tion kaj li kun Jusef solaj portas la korpon de Mina al la tombejo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj ĉefaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Lubna Azabal : Mina
  • Saleh Bakri : Halim
  • Ayoub Missioui : Jusef

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Le Bleu du caftan en la franca Vikipedio.