Leatrice Joy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Leatrice Joy (1924)
Joy, ĉirkaŭe 1920

Leatrice Joy (naskiĝis kiel Leatrice Johanna Zeidler; 7-a de novembro 1896 en Nov-Orleano; 13-a de majo1985 en Riverdale, Novjorkio) estis usona aktorino en mutaj kaj en unuaj parolaj filmoj de tiu epoko.

Kariere[redakti | redakti fonton]

Leatrice Joy debutis en 1915 kiel figurantino en la malgranda filmfirmao Nola Film Company en Nov-Orleano. Post du jaroj ŝi iris al Holivudo ĉar ŝi kontraktis kun Samuel Goldwyn. Kiam ŝi aperis en la filmo  The Pride of the Clan (La fiero de la klano) ŝi kaj la aktorino Mary Pickford famiĝis en 1917.

Love Nest estis ŝia lasta apero en filmoj.