Lekbombono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelkaj lekbombonoj.
Korfoma stangetbombono en celofano.
Granda ronda lekbombono.

Lekbombonostangobombono estas sukeraĵo sur stangeto (ligna, plasta, durpapera) destinita por esti lekata aŭ suĉata. Kelkaj lekbombonoj enhavas interne maĉgumon. En formo de stangetbombono ekzistas ankaŭ pluraj glaciaĵoj.

Lekbombonoj estas produktataj en diversaj formoj (disko, ovalo, koro, kandelo k.s.) kun unu aŭ pluraj koloroj kaj gustonuancoj. Kelkaj havas formon de fajfilo, figureto aŭ alia ludilo.

Kelkaj medikamentoj havas formon de suĉbombono.

Firmaoj[redakti | redakti fonton]