Saltu al enhavo

Lemland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lemland

Blazono de Lemland

Lemland sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
Map
Lemland
komunumo
www.lemland.aland.fi
Gubernio Alando
Provinco  Alando
Areo 113,3 km²
Loĝantaro 1,695
Finnlingvaj 4,0%
Svedlingvaj 94,6%%
vdr

Lemland estas komunumo en Alando, aŭtonoma provinco de Finnlando. Geografie disputeblas ĉu ĝi apartenas al la insulo Kontinenta Alando (svede Fasta Åland, finne Manner-AhvenanmaaAhvenanmanner), la plej granda insulo de la Alanda insularo kaj la plej granda mara insulo de Finnlando, aŭ ĉu estas propra insulo: fakte Lemland kaj Kontinenta Alando dividiĝas per mara kanalo, superpontita per strata ponto, sed tiu kanalo estas artefarita kaj tia konstruita akvovojo fakte n signifas ke el natura preskaŭinsulo geografie iĝus plena insulo. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 2 127 loĝantoj sur areo de 113,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Lumparland, Mariehamn, Föglö, Jomala kaj Sund.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


la luterana kirko de Lemland
la lumturo Lågskär