Lenapoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo kiu priskribas la areon de lenapeoj je la alveno de eŭropanoj.

La lenapojleni-lenapoj estas unu el la 564 nordamerikaj indiĝenaj nacioj (nunaj indianoj) kiu origine loĝis en nuna Usono, pli specife en la ŝtatoj Nov-Ĵerzejo, orienta Pensilvanio, kaj la sudo de Novjorkio kaj en la ŝtato Delavaro.

En la momento de la eŭropa koloniado de Ameriko en la 16a kaj 17a jarcentoj, la lenapoj loĝis en regiono konata kiel Lenapehoking, inter la rivero Delavaro kaj mapli ĉe la rivero Hudson. Ili vivtenis sin danke al ĉasado kaj la terkultivado. La lenapeoj estis parto de la algonkenoj (indiĝenaj popoloj).

Inter la algonkenoj, la lenapoj estis konsiderataj la "avoj" de ĉiuj ceteraj popoloj el algonkena deveno. Kiel konsekveno, la lenapoj, ĉe la intertribaj konsilioj, ricevis respekton kiel unu el la plej gravaj.

Ili parolis algonkenajn lingvojn, kiuj estis kolektive nomataj kiel Delavara lingvo: Unamia kaj Munsia.

La socio organiziĝis en klanoj, determinita laŭ matriarkeco. La filoj heredis la apartenon de la klano de la patrino. Je adolta aĝo, la lenapoj geedziĝis ekster la klano, praktiko konata kiel eksogamio, tiel ili efike preventis la endogamion.