Sugd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leninabad)
Sugd
Provinco
region of Tajikistan [+]

LandoTaĝikio

Koordinatoj40° N, 69° O (mapo)39.569Koordinatoj: 40° N, 69° O (mapo)
ĈefurboĤuĝando
- koordinatoj40° N, 69° O (mapo)39.569Koordinatoj: 40° N, 69° O (mapo) [+]
Areo25 400 km² (2 540 000 ha) [+]

Loĝantaro2 823 900 [+] (1-a de januaro 2022)
Denseco111,18 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+05:00 [+]
Poŝtkodo735700 [+]
ISO 3166-2TJ-SU

Sugd (Tero)
Sugd (Tero)

Sugd (Tero)
Sugd (Tero)
DEC
Sugd
Sugd

Map
Sugd
Vikimedia Komunejo:  Sughd province [+]
vdr
la provincoj de Taĝikio, Sugd markita brunkolore

SugdSughd (taĝike Вилояти Суғд , latinliterigite "Vilojati Sughd"), estas unu el la sume kvar provincoj (vilojat) de Taĝikio. Sugd estas la plej nova nomo de la provinco. En la sovetunia epoko ĝi havis la nomon Leninabad (ĝis la jaro 1991), poste Leninobod (ĝis la jaro 2000), kaj poste Sogd (ĝis la jaro 2004).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La provinco situas en la nordokcidento de la ŝtato kaj ampleksas proksimume 26.100 km². Fine de la jaro 2006 2 027 800 loĝantoj vivis en la provinco, dum en 1989 estis nur 1 558 000 kaj en 2000 jam 1 870 000 .

La provinco havas komunajn limojn kun la uzbekiaj provincoj Ĝizaĥo, Namangano, Samarkando, Sirdarjo, Kaŝkadarjo, Taŝkento kaj Fergano kaj al la kirgiza provinco Batken. Sude la provinco najbaras al la "centre registare administrata regiono" de Taĝikio. La provincan areon trafluas la rivero Sirdarjo.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Administre la provinco dividatas en 14 distriktojn. Provinca ĉefurbo estas Ĥuĝando, la eksa urbo "Leninabad".

Aliaj grandaj urboj estas:

  • Ĉkalov, taĝike Чкалов, en persa alfabeto چکالوف
  • Boboĝon Ghafurov, taĝike Бобоҷон Ғафуров, en persa alfabeto باباجان غفراو
  • Isfara, taĝike Исфара, en persa alfabeto اسفره
  • Istaravŝan, taĝike Истаравшан, en persa alfabeto استروشن
  • Konibodom, taĝike Конибодом, en persa alfabeto کانی بادام
  • Panĝakent, taĝike Панҷакент, en persa alfabeto پنجکینت kie estas antikva urbo Sarazm

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]