Ĥatlon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĥatlon
Obiminob muhala-e shawun - panoramio.jpg
Administrado
Poŝtkodo 735140 [+]
Demografio
Loĝantaro 3 048 200  (2016) [+]
Loĝdenso 124 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 50′ N, 69° 0′ O (mapo)37.83333333333369Koordinatoj: 37° 50′ N, 69° 0′ O (mapo) [+]
Areo 24600 km² (2 460 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Situo de Ĥatlon
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Khatlon Province [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĥatlon (taĝike Хатлон, en persa alfabeto ختلان) estas unu el la sume kvar provincoj (vilojat) de Taĝikio. La regiono situas en la sudokcidento de la ŝtato kaj ampleksas proksimume 24.800 km². Fine de la jaro 2006 2 519 600 loĝantoj vivis en la provinco, dum en 1989 estis nur 1 704 000 kaj en 2000 jam 2 151 000.

La provinco sude limiĝas fare de la rivero Pjanĝ, kiu konsistigas la limon al Afganio. Okcidente la provinco limas al Uzbekio. En novembro 1992 la provinxo Ĥatlon reiĝis per kunigo de la du antaŭe sovetuniaj regionoj Kurgontepa Oblast kaj Kulob Oblast.

La loĝantaro precipe laboras en ŝtataj produktejoj - aparte en kotonokultivejoj kaj en bovobredejoj.

Provinca ĉefurbo estas Kurgontepa (taĝike Қурғонтеппа aŭ گرگان تپه, ankaŭ latinliterigita Qurghonteppa), antaŭe konata sub la nomo Kurgan-Tjube.

Aliaj grandaj urboj estas:

  • Danghara, taĝike Данғара, en persa alfabeto دنغره
  • Kulob, taĝike Кӯлоб, en persa alfabeto کولاب
  • Norak, taĝike Норак, en persa alfabeto نارک

Administe la provinco dividiĝas en 24 distriktojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]