Sarazm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elfosita ejo kun altaro

Sarazm estas malnova urbo kaj ankaŭ subdistrikto de Taĝikio en nordokcidenta Taĝikio. Ĝi datiĝas je la 4-a jarmilo a.K. kaj estas hodiaŭ Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi situas en la Panĝakenta distrikto en Sugd-a regiono.

La arkeologia ejo de la antikva urbo Sarazm situas proksime al Durman, urbo situanta en la Zeravŝana valo de nordokcidenta Taĝikio en la Sugd-a regiono apud la landlimo al Uzbekio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La arkeologiejo indikas fruan stepan ĉeesta en la Zeravŝana Valo. Ĉirkaŭ 3000 a.K., ĝi estis la plej granda eksporta metalurgia centro de Centra Azio. Ĝi estis forlasita post alveno de la Andronovo-aj setlantoj, ĉirkaŭ 2000 a.K.

La urbo verŝajne estis revivigita kiel minada centro por kolekti de proksimaj fontoj la turkisojn. Establita ne pli malfrue ol 1500 a.K., la urbo ankaŭ funkciis kiel grava regiona agrikultura kaj kupro-produktada centro.

Oni malkovris tritikon kaj hordeon (kavan kaj nekavan) en la loko, dum indico por grapola milio kaj guŝo ne estis trovita. La kava hordeo trovita ĉe Sarazm estas simila en morfologio al la hordeo trovita en lokoj en Pakistano kiel ekzemple ĉe Mehrgarh kaj Nausharo kaj ankaŭ simila al la hordeo trovita en la plej fruaj lokoj en Ĉinio kie hordeo estis unue trovita.

La urbo estis malkovrita en 1976 fare de loka terkultivisto nomita Aŝurali Tajlonov, kiu trovis kupran ponardon elstarantan el apuda konstruejo. Ĝi estis elfosita de Abdullo Isakov kaj francaj arĥeologoj komenciĝinte en 1977.

Statuso de Monda Naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

La pra-urba loko de Sarazm estis listigita sur la listo Mondaj Heredaĵoj en julio 2010, kiel "arĥeologia ejo atestata la evoluon de homaj setlejoj en Centra Azio, de la 4-a jarmilo a.K ĝis la fino de la 3-a jarmilo a.K. ". Ĝi estas la unua Monda Naturheredaĵo en Taĝikio.