Andronova kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo pri la eble plej etendiĝo de la Andronova kulturo

La Andronova kulturo, aŭ Sintaŝta-Petrovka kulturo estas kolekto de similaj lokaj kulturoj de la Bronzepoko kiuj prosperis eble inter 2,300-1,000 a.K en okcidenta Siberio kaj la okcidento de azia stepo. La nomo venas de la vilaĝo de Andronovo, kie en 1914, pluraj tomboj estis malkovritaj, kun skeletoj en kunruliĝintaj pozicioj, entombigitaj kun riĉe ornamitaj ceramikaĵoj. Almenaŭ kvar subkulturoj estis distingitaj. La geografia amplekso de la kulturo estas vasta kaj malfacile krei la limliniojn. Laŭ ĝiaj okcidentaj periferioj.

En la mezo de la dua jarmilo, la Andronovaj kulturoj komencas avanci intense orienten. Ili uzis demetaĵojn el kupro en Altajo kaj loĝis en vilaĝoj. Tomboj estis faritaj en ŝtono kun entombigitaj lignokameroj. La ekonomio estis pri paŝtado, surbaze de ĉevaloj kaj brutaro, sed ankaŭ ŝafoj kaj kaproj, kaj baza agrikulturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]