Lentuga kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lentuga kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Lentuga kolombo 'Columba guinea'
Carolus Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Lentuga kolombo (Columba guinea) estas membro de la familio de birdoj kolomboj nome Kolombedoj, kiu loĝas kaj reproduktiĝas en granda parto de Afriko sude de Saharo. Ĝi estas komuna kaj disvastigata specio en malfermaj medioj en granda parto de sia teritorio, kvankam estas ankaŭ grandaj malplenoj en ĝi.

Tiu ĉi specio konstruas grandan neston el bastonetoj en arbo kie la ino demetas du blankajn ovojn. La flugo estas rapida kaj per regulaj flugilfrapoj kaj eventuala vipado kio estas karaktera de kolomboj ĝenerale.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri granda kolombo 41 cm longa. Dorso kaj flugiloj estas brunruĝecaj kaj tre markitaj de blankaj lentugoformaj makuletoj, de kie venas la nomo de la specio. La resto de supraj kaj subaj partoj estas blugrizaj, kiel la kapo, kiu montras rimarkindajn ruĝajn makulojn ĉirkaŭ la okuloj kaj ĝis la malhela beko kun blanka ceraĵo. La ventro estas pli senmarka, sed ankaŭ la kolo estas ruĝeca kun strioj; lakruroj estas ruĝaj. La voĉo estas laŭta du-du-du.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj estas pli brunaj ol plenkreskuloj.

La Lentuga kolombo estas ofte vidata ĉe homaj loĝejoj kaj terkulturejoj. Plej granda parto de ties dieto estas vegetala, kaj la specio ariĝas en grandaj grupoj kie oni povas trovi grejnojn aŭ nuksetojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]