Leono la 2-a
Aspekto

| Leono la 2-a | ||
|---|---|---|
| 80-a papo de la katolika eklezio | ||
| ||
| Pontifiko | de la 20-a de aŭgusto 682 | |
| ĝis la 28-a de junio 683 | ||
| Antaŭulo | Agatono | |
| Sekvanto | Benedikto la 2-a | |
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | je nekonata dato dum la unua duono de la 7-a jarcento en Sicilio | |
| Morto | la 3-an de julio 683 en Romo | |
| Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
| Lingvoj | latina | |
| Sanktulo | ||
| [#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Leono la 2-a, latine Leo II (Leo secundus), naskiĝis je nekonata dato dum la unua duono de la 7-a jarcento en Sicilio kaj mortis la 3-an de julio 683 en Romo. Li estis papo ekde 682 ĝis sia morto. En tiu funkcio li estis antaŭita de Agatono kaj sekvita de Benedikto la 2-a. Leono la 2-a konfirmis la decidojn de Tria koncilio de Konstantinopolo (680-681) kaj kondamnis la papon Honorio la 1-a. Postmorte li deklariĝis katolika sanktulo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]


