Honorio la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Honorio la 1-a (mortinta la 12-an de Oktobro 638)

Li fariĝis papo la 27-an de Oktobro 625, la duan tagon post la morto de lia antaŭulo Bonifaco la 5-a. On diras, ke la festo de la Leviĝo de la Kruco estis kreita dum lia papado, kiun signis granda aktivado en la misioj. Dum lia vivo li helpadis la formulon proponitan de la imperiestro Heraklio por ebligi repacigon inter la monofizitoj kaj la katolikoj ; sed tiu kompromiso, nomata monotelismo, estis post kvardek jaroj (en 680) anatemita kiel hereza fare de la Unua koncilio de Konstantinopolo.
Tiu kondamno estis poste konfirmita de pli ol unu papo, precipe de Leono la 2-a, kaj Roberto Baronio kaj Roberto Bellarmino, senkonvinki laŭ kontraŭuloj, provis lin dfendi. Tiu anatemo estis unu el la ĉefaj argumentoj kontraŭ la papa neeraripovo en la diskutadoj okazantaj dum la unua Vatikana koncilio.
La dekreto, tamen, per kiu papo Leono la 1-a (682-683) konfirmas la decidojn de la konstantinopola koncilio, metas limojn al la kondamno mem: Honorio ne estas indikata nek kiel certe hereza nek kiel antaŭiganto de novaj doktrinoj, sed substance kiel viktimo de la enfaliloj de Serĝo, patriarko de Konstantinopolo, al kiuj li kulpe dediĉis tro malmulte da atento, sen engaĝiĝi "ĉiuforte" al la defendo de la tradicia doktrino de la roma eklezio. (Il Timone, n. 142, p. 56).

Antaŭlo:
Bonifaco la 5-a (619-625)
Listo de papoj Postulo:
Severeno (640-640)
Emblem of the Papacy SE.svg


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]