Leprekono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leprekono
mita homforma raso
Informoj
vdr

Leprekono (irlande leipreachán, angle leprechaun) estas vira feo el irlanda folkloro, figurata kutime kiel hometo en verdaj kostumo kaj ĉapelo. Probable la nomo originas aŭ de irlanda leath bhrogan (botisto), aŭ de luacharma’n (pigmeo). Leprekonoj aspektas kiel malgrandaj (altaj je ĉirkaŭ 2 futoj aŭ 60 cm) maljunaj hometoj, ofte ebriaj. Sed ilia trinkado de poitin (irlanda drinkaĵo) ne influas ilian majstrecon de botfarado.

Leprekono

Leprekonoj surhavas verdan veston (por kaŝiĝi en herbo pli facile) kaj verdajn ledajn antaŭtukojn. Ili faras ŝuojn por aliaj folkloraj estaĵoj – feoj, klurikonoj – sed oni vidas ilin ordinare nur kun maldekstra ŝuo.

La leprekonoj gardas antikvajn trezorojn. Iliaj trezoroj origine venis ĉefe de tiuj de la vikingoj, sed nun leprekonoj eniras mem nokte en homajn loĝejojn kaj prenas monerojn. Ĉiu leprekono aŭ grupo de leprekonoj havas sian poteton aŭ kruĉeton plenan de oro. Laŭ legendoj, la oro de leprekono kuŝas sub unu el la finoj de la ĉielarko.

Oni priskribas leprekonojn kiel ruzulojn kaj trompulojn, kiujn homoj penas kapti por preni la potojn da oro aŭ por devigi ilin plenumi tri dezirojn.

Nuntempe leprekonoj aperas en pluraj fantastaj verkoj kaj videoludoj, kaj en kelkaj filmoj (ekzemple, Interstate 60).