Leprekono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leprekono

Leprekono (irlande leipreachán) estas vira feo el irlanda folkloro, figurata kutime kiel hometo en verdaj kostumo kaj ĉapelo. Probable li originas aŭ de irlanda leath bhrogan (botisto), aŭ de luacharma’n (pigmeo). Leprekonoj aspektas kiel malgrandaj (altaj je ĉirkaŭ 2 futoj) maljunaj hometoj, ofte ebriaj. Sed ilia absorbo al poitin (irlanda drinkaĵo) ne influas ilian majstrecon de botistoj.

Leprekonoj surhavas verdan veston (por kaŝiĝi en herbo pli facile) kaj verajn ledajn antaŭtukojn. Ili faras ŝuojn por aliaj mitologiaj kreitaĵoj – feoj, klurikonoj – sed oni vidas ilin ordinare nur kun maldekstra ŝuo.

La leprekonoj gardas antikvajn trezorojn. La bazon de iliaj trezoroj fondis la vikingoj, nun leprekonoj penetras mem nokte en homajn loĝejojn kaj deigas pecetojn de la moneroj. Ĉiu leprekono aŭ grupo de leprekonoj havas sian poteton aŭ kruĉeton kun oro. Laŭ legendoj, l’oro de la leprekono kuŝas sub unu el finoj de la ĉielarko.

Oni priskribas la leprekonon kiel ruzulon kaj trompulon, kiun homoj penas kapti, ke prenu lian poton kun oro aŭ devigu plenumi tri dezirojn.

Nune la leprekono ĉeestas en kelkaj fantastaj verkoj kaj videoludoj, samkiel en iom da filmoj (ekzemple, Interstate 60).