Saltu al enhavo

Leraba (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Léraba estas rivero en Afriko. Ĝi estas flanka rivero de la rivero Comoé, kiu estiĝas el unuiĝo de la rivero okcidenta Léraba kaj la orienta Léraba proksime de Niangoloko.

La rivero formas laŭ sia tuta longeco de 165 km la landlimon inter Burkino kaj Eburbordo.

Je la burkina bordo situas naturprotekta areo nome Forêt classée et réserve partielle de faune de la Comoé-Léraba.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]