Lerneja korpa puno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laŭleĝeco de la korpa puno en la lernejoj de Usono (2023).
  •  La lerneja korpa puno estas malpermesata en publikaj lernejoj, sed estas permesata en privataj lernejoj krom en la ŝtatoj de Iovao kaj Nov-Ĵerzejo.
  •  La lerneja korpa puno estas permesata en publikaj kaj privataj lernejoj.
  • La lerneja korpa puno ankoraŭ ekzistas hodiaŭ en iuj lernejoj de Usono. La korpa puno, ankaŭ konata kiel fizika puno aŭ fizika disciplino, estas difinita kiel la uzo de fizika perforto por kaŭzi konscian korpan doloron aŭ malkomforton en respondo al nedezirata konduto de la studento.[1][2]

    Apliko de la puno[redakti | redakti fonton]

    En la lernejoj de Usono, la korpa puno prenas la formon de instruisto, profesoro aŭ lernejestro, batante la postaĵon de studenta kun ligna padelo, aranĝante praktikon populare konatan kiel spanking.[3]

    Laŭleĝeco de tiu praktiko[redakti | redakti fonton]

    La praktiko estis konsiderata konstitucia per la Supera Kortumo de Usono, en la kazo Ingraham vs Wright de 1977, ĉar la kortumo diris, ke la klaŭzo pri kruelaj kaj nehomaj punoj, ĉeestanta en la 8a amendo, ne validis al la disciplina korpa puno en la publikaj lernejoj, sed limiĝis al la traktado de la kaptitoj kiuj antaŭe estis kondamnitaj pro krimo.[4]

    De tiam, pluraj ŝtatoj en Usono malpermesis la korpan punon en publikaj lernejoj. La lasta ŝtato, kiu malpermesis ĝin, estis la ŝtato de Nov-Meksiko en 2011, kaj la lasta fakta ŝtato kiu malpermesis ĝin estis Norda Karolino, en 2018, kiam la lasta lerneja distrikto, kiu ankoraŭ uzis fizikan punon en tiu ŝtato, malpermesis la praktikon.[5]

    Aktuale en 2018, la korpa puno daŭre estas laŭleĝa en la privataj lernejoj de ĉiuj ŝtatoj de Usono, krom en Nov-Ĵerzejo kaj Iovao. La fizika puno kiel formo de lerneja disciplino, estas laŭleĝa en la publikaj lernejoj de Usono, ĝi estas laŭleĝa en dek naŭ ŝtatoj, ĝi estas permesata en dek ok el ili, kaj ĝi estas praktikata en dek kvin ŝtatoj.[6]

    Korpa puno en lernejo estas kontraŭleĝa en Kanado, Eŭropo, Aŭstralio kaj Nov-Zelando, kio faras de Usono la sola lando en la okcidenta mondo kie la korpa puno ankoraŭ estas permesata en la lernejo; nuntempe la praktiko estas malpermesita en 128 landoj de la Mondo.[7][8]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Gershoff, E.T.. (2008) Report on Physical Punishment in the United States: What Research Tells Us About Its Effects on Children (angle). Columbus, Ohio: Center for Effective Discipline.
    2. Caron, Christina, "En Estados Unidos aún se permite el castigo corporal en las escuelas de varios estados", The New York Times, 21/12/2018. (hispane)
    3. Gershoff, E.T., "School corporal punishment in global perspective: prevalence, outcomes, and efforts at intervention", Psychology, Health & Medicine, 2017, paĝoj 224–239. (angle)
    4. Oluwole, Joseph. Ingraham v. Wright (angle). Encyclopaedia Britannica (23/09/2014).
    5. Lyman, Rick, "In many public schools the paddle is no relic", The New York Times, 30/09/2006. (angle)
    6. Strauss, Valerie, "19 states still allow corporal punishment in school", The Washington Post, 18/09/2014. (angle)
    7. Melissa, Anderson, "Where Teachers Are Still Allowed to Spank Students", The Atlantic, 15/12/2015. (angle)
    8. Sorensen, Lucy; Willis, Charmaine / Berger, Melissa / Asal, Victor, "School spankings are banned just about everywhere around the world except in US", The Conversation, 31/07/2019. (angle)