Lerneja scienca kalendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Lerneja Scienca Kalendaro estas kalendaro enhavanta sciencajn kaj teknikajn datrevenojn por ĉiuj tagoj el la jaro, inklude pri la vivo kaj la verko de esploristoj, gravaj sciencaj progrespaŝoj kaj kuriozaĵoj. Ĝi estas iniciato de la hispana Supera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio (CSIC). Temas pri agado malfermita al la popola partopreno, ĉar ĝia enhavo venas de la proponoj, kiujn faras uloj kaj organizaĵoj. Ĝi enhavas version en Esperanto ekde la jaro 2022[1] kaj denove en 2003[2].

Priskribo de la kalendaro[redakti | redakti fonton]

Similaj antaŭaj spertoj[redakti | redakti fonton]

La unua realigo kaj diskonigo de kalendaro pri sciencaj datrevenoj okazas en Rumanio ekde 2011 fare de la Sekulara Humanisma Asocio de Rumanio (ASUR)[3]. En 2019 komenciĝis la aranĝado de simila agado en Britio fare de la Humanisma Societo de Skotlando (HSS)[4]. La saman jaron la asocio Laika Eŭropo stimulis realigi sciencan kalendaron en Hispanujo; tasko pri kiu fine respondecis la Supera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio (CSIC).

Celoj[redakti | redakti fonton]

La ĝenerala celo estas kontribui al la plibonigo de la scienca kaj teknologia kulturo de la popolo, ĉefe la plej juna. Pro tio oni sekvas kvin specifajn celojn:

  1. Oferti malfermitajn datumojn pri sciencaj datrevenoj, kiuj estu fidindaj kaj surbaze de dokumentoj, pere de strukturita formato facile alirebla kaj reuzebla.
  2. Pligrandigi la edukadajn rimedojn disponeblajn por la instruistoj, tiel kontribuante plibonigi la sciencan kulturon en la klasĉambro.
  3. Stimuli la sciencajn alvokiĝojn proponante modelojn, kiuj agu kiel proksimaj referencoj por la junula popolo.
  4. Diskonigi atingojn de la agadoj fare de institucioj de esplorado+disvolvigo+novigado, ĉefe pri tiuj, kiuj estas apogataj de publikaj fondusoj.
  5. Stimuli la racian pensadon kaj la kritikan animon por la celo atingi respondecajn decidojn kaj la dividon inter scienca probo kaj persona opinio, kaj lukti kontraŭ la neveraj sciencoj.

Klopodante kunkorekti la genran breĉon en Esplorado+Disvolvigo+Novigado, oni emas diskonigi la virinajn agadojn, ĉefe rilate al la kampoj el la scienco, kie ili estas malbone reprezentataj. Plie, oni klopodas atingi, ke ĉiu homo sentu sin kaj sian alvokiĝon iel reprezentita en la kalendaro, danke al la diverseco de sciencistoj kaj kampoj el la scienco, eĉ pri la formalaj, naturaj kaj sociaj sciencoj.

Formatoj[redakti | redakti fonton]

La kalendaro estas akompanata de pedagogia gvidilo, kiu enhavas rimedojn por gvidi profiti de ĝi por bazaj kaj mezaj lernejoj, kiel transversa edukado. Tiuj rimedoj estas adaptitaj al diversaj aĝoj kaj studobjektoj. Oni ankaŭ povas aliri al tekstaj dosieroj per TTS, ekranaj legiloj, Brajlo-sistemo ktp.

Nuntempe la Lerneja Scienca Kalendaro estas tradukita en 11 lingvojn. Fakte ĝi estas unu el pioniroj en scienca disvastigo per minoritataj lingvoj kiel la astura kaj aragona lingvoj.

La materialoj atingeblas per la malfermita scienca bito-stokejo Digital.CSIC[5]. Oni ankaŭ disdonas ekzemplarojn al lernejoj kaj informas pri sciencaj datrevenoj per sociaj retoj (tujtero, telegramo kaj mastodono).

Per ĝia kvalito de pedagogia rimedo senpage alirebla, oni serĉas garantii la rajton de ĉiuj al edukado sen ia diskriminacio.

Eldonadoj de la kalendaro[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare okazas nova eldonado, per kiu la tuta enhavo de la kalendaro estas renovita.

Eldono de 2020[redakti | redakti fonton]

La unua eldono estis prezentita la 8an de januaro de 2020[6]. Kaj la kalendaro kaj la gvidilo alireblis per kvin lingvoj: hispana[7], galega[8], astura[9], eŭska[10] kaj kataluna[11].

Eldono de 2021[redakti | redakti fonton]

La dua eldono estis lanĉita la 11an de januaro de 2021[12]. La kalendaro kaj la gvidilo alireblis jam per 7 lingvoj: hispana[13], galega[14], astura[15], eŭska[16], kataluna[17], aragona[18] kaj angla[19]. Novaĵoj estis la aldono de la elstaraj eventoj de ĉiu monato.

Eldono de 2022[redakti | redakti fonton]

La tria eldono estis lanĉita la 11an de januaro de 2022[20]. La kalendaro kaj la gvidilo alireblis per 11 lingvoj: hispana[21], galega[22], astura[23], euska[24], kataluna[25], aragona[26], angla[27], Esperanto[28], araba[29], portugala[30] kaj franca[31].

Eldono de 2023[redakti | redakti fonton]

La kvara eldono estis lanĉita la 9an de januaro de 2023[32]. Krom la antaŭaj lingvoj, tiu ĉi enhavis version en la persa lingvo, kaj en la hispana por homoj kun legaj malfacilaĵoj.

Interago kun la socio[redakti | redakti fonton]

Celata popolo[redakti | redakti fonton]

La iniciato enfokusiĝas ĉefe en la lernantaro de baza kaj meza edukado (de 6 ĝis 16 jaraĝoj). Tamen pro ĝia enhavo kaj strukturo, la scienca kalendaro validas por la tuta socio.

La handikapuloj estas prioritato en ĉi tiu kalendaro. Tia animo troviĝas en la pretigo kaj de la kalendaro kaj de la gvidilo, sekvante la tiel nomita universalan dezajnstilon, la adaptitan lingvaĵaron kaj la zorgadon pri la aliro al dosieroj.

Manieroj interagi[redakti | redakti fonton]

Dum la fazo de serĉado kaj kolektado de datrevenoj kaj la edukadaj centroj kaj la socio partoprenas en la rezulto[33].

Sekvante la koncepton de malfermitaj datumoj, kaj la datenbanko kaj la bildoj de la kalendaro stokiĝas en la platformo de malfermita kunlaboro GitLab, kiu faciligas la kunlaboron kaj helpas plibonigi la rilaton kun la popolo. Tio signifas oportunon faciligi la alirecon kaj la reuzadon de la informoj enhavitaj en la kalendaro.

Partoprenantaj institucioj[redakti | redakti fonton]

La iniciato estas mone subtenata de la Hispana Fonduso pri Scienco kaj Teknologio (FECYT) dum la jaroj 2020, 2021 kaj 2022. La kunordigo estas surmane de la Instituto pri Montara Bruto-Farmo (IGM), scienca centro kunmastrumita de CSIC kaj la Universitato de Leono. Tamen por la realigo kunlaboras pluraj institucioj de la scienca kaj teknologia sistemo, same kiel de la universitata mondo (ekzemple la Universitato de Eŭskio, la Universitato de Korunjo, la Universitato Miguel Hernández de Elĉo kaj diversaj oficejoj de CSIC). Aliaj institucioj helpas pri la tradukado en aliajn lingvojn (ekzemple, Academia de la Llingua Asturiana, Hispana Esperanto-Federacio aŭ Araba Domo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lerneja Scienca Kalendaro 2022 (esperanto)
  2. Lerneja Scienca Kalendaro 2023 (esperanto)
  3. [1] Calendarul Științific – Asociaţia Secular-Umanistă din România
  4. [2] Arkivigite je 2022-10-25 per la retarkivo Wayback Machine Daily Discovery Calendar 2019
  5. [3] Repositorio científico en acceso abierto Digital.CSIC
  6. [4] Ya puedes descargar el ‘Calendario científico escolar 2020’
  7. [5] Lerneja Scienca Kalendaro 2020 (hispana)
  8. [6] Lerneja Scienca Kalendaro 2020 (galega)
  9. [7] Lerneja Scienca Kalendaro 2020 (astura)
  10. [8] Lerneja Scienca Kalendaro 2020 (eŭska)
  11. [9] Lerneja Scienca Kalendaro 2020 (kataluna)
  12. [10] Arkivigite je 2022-10-25 per la retarkivo Wayback Machine Ya puedes descargar el Calendario científico escolar 2021
  13. [11]Lerneja Scienca Kalendaro 2021 (hispana)
  14. [12] Lerneja Scienca Kalendaro 2021 (galega)
  15. [13] Lerneja Scienca Kalendaro 2021 (astura)
  16. [14] Lerneja Scienca Kalendaro 2021 (eŭska)
  17. [15] Lerneja Scienca Kalendaro 2021 (kataluna)
  18. [16] Lerneja Scienca Kalendaro 2021 (aragona)
  19. [17] Lerneja Scienca Kalendaro 2021 (angla)
  20. [18] Arkivigite je 2022-01-31 per la retarkivo Wayback Machine Ya puedes descargar el Calendario científico escolar 2022
  21. [19] Lerneja Scienca Kalendaro 2022 (kastilia)
  22. [20] Lerneja Scienca Kalendaro 2022 (galega)
  23. [21] Lerneja Scienca Kalendaro 2022 (astura)
  24. [22] Lerneja Scienca Kalendaro 2022 (eŭska)
  25. [23] Lerneja Scienca Kalendaro 2022 (kataluna)
  26. [24] Lerneja Scienca Kalendaro 2022 (aragona)
  27. [25] Lerneja Scienca Kalendaro 2022 (angla)
  28. [26] Lerneja Scienca Kalendaro 2022 (Esperanto)
  29. [27] Lerneja Scienca Kalendaro 2022 (araba)
  30. [28] Lerneja Scienca Kalendaro 2022 (portugala)
  31. [29] Lerneja Scienca Kalendaro 2022 (franca)
  32. [30] El Calendario científico escolar 2023 ya está listo con nuevas efemérides
  33. [31] Arkivigite je 2022-07-13 per la retarkivo Wayback Machine Aporta tu efeméride para el Calendario Científico Escolar 2022