Les Corts (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Corts
urbodistrikto de Barcelono • distrikto
Administrado
Statuso urbodistrikto
Regiono Katalunio
Komunumo Barcelono
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 81 576  (2021) [+]
Loĝdenso 13 551 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 23′ N, 2° 9′ O (mapo)41.3873612.141806Koordinatoj: 41° 23′ N, 2° 9′ O (mapo) [+]
Areo 6,02 km² ( 602 ha) [+]
Les Corts (Barcelono)
Les Corts (Barcelono)
DEC
Les Corts
Les Corts
Situo de Les Corts

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Les Corts District [+]
vdr

Les Corts (ləs ˈkoɾts) estas unu el la entute dek urbodistriktoj de Barcelono, Katalunio, Hispanio. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 81 576 loĝantoj sur areo de 6,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 551 loĝantoj/km². Ĝi estis kreita en 1897 el du iamaj municipoj: Les Corts de Sarrià kaj kelkaj partoj de Sarrià (kies resto iĝis la nuna distrikto de Sarrià-Sant Gervasi).

Les Corts situas en la okcidenta parto de la urbo, apud tri aliaj distriktoj de Barcelono: Sarrià-Sant Gervasi, Eixample same kiel Sants-Montjuïc, kaj du komunumoj de la Metropola Areo de Barcelono: L'Hospitalet de Llobregat kaj Esplugues de Llobregat.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo ne estas derivita de tribunaloj, do kortumoj, sed evoluigita de la latina cohors, cohortes (kun la signifo "kamparaj domoj"), kiel referenco al la lokaj romiaj vilaoj kaj kamparaj domoj, kiuj staris tie antaŭ la urbigo de la areo ekde la komenco de la 20-a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]