Les Ripoux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Ripoux
filmo
Originala titolo Les Ripoux
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1984, 3 maj. 1985
Ĝenro amikopara filmo, komedia filmo, krimfilmo
Kameraado Jean-Jacques Tarbès
Reĝisoro(j) Claude Zidi
Produktisto(j) Claude Zidi
Scenaro Claude Zidi • Didier Kaminka
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Francis Lai
Rolantoj Philippe Noiret • Thierry Lhermitte • Régine Zylberberg • Julien Guiomar • Abbes Zahmani • Albert Simono • Cheik Doukouré • Claude Brosset • François Cadet • Georges Montillier • Grace de Capitani • Guy Kerner • Hélène Hily • Henri Attal • Jacques Ciron • Jacques Frantz • Jacques Santi • Jean Cherlian • Jean Lanier • Jean-Claude Bouillaud • Louise Chevalier • Michel Crémadès • Michel Duchezeau • Pierre Baton • Pierre Frag • Régine Teyssot • Ticky Holgado
IMDb
vdr

Les Ripoux estas franca filmo reĝisorita de Claude Zidi, aperinta en 1984.

Temo[redakti | redakti fonton]

En la 1980-aj jaroj, René Boisrond, inspektoro postenigita en la policejo de la 18-a arondismento de Parizo, pasigis tre trankvilan vivon, inter sia kunulino Simone, eksprostituitino, kaj sia laboro, kiu esence konsistis el kolektado de subaĉetaĵoj kaj komisionoj ĉiuspecaj, permesante al li kontentigi sian pasion por ĉevalvetkuro.

La rutino de ĉi tiu "ripou" policano (tio estas "pourri" (putra) en verlan) estas iom ŝancelita pro la alveno al la policejo de inspektoro Lesbuche, juna provincano ĵus elirinta el la policakademio, plena de ambicio kaj altaj moralaj principoj, kun kiu li devas formi teamon.

Lesbuche, komence ŝokita de la metodoj de Boisrond, iom post iom devojiĝas, fariĝante "ripou" siavice por fine impliki sian kolegon kontraŭ lia volo en grandskalan ŝtelon.

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

  • César 1985 :
    • César por plej bona filmo: Claude Zidi.
    • César por plej bona reĝisoro: Claude Zidi.
    • César por plej bona muntado: Nicole Saunier.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]