Letero de Neacșu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La letero de Neacșu estas la plej malnova dokumento konata skribita en rumana.

La letero de Neacșu de Câmpulung estas la plej antikva dokumento konata skribita en rumana. Ĝi estis skribita uzante la cirilan alfabeton kaj sendita de Neacșu Lupu al Johano Benkner, de Braŝovo, Transilvanio, por averti lin pri tuja atako de la Otomana Imperio. Ĝi estis malkovrita de Friedrich Stenner en la arĥivoj de Braŝovo, kie ĝi restas aktuale.

Neacșu Lupu estis komercisto de Valaĥio de la 16-a jarcento, menciita la unuan fojon dum la regado de Vlad cel Tânăr (1510 – 1512).

La letero de Neacșu de Câmpulung al Johamo Benkner de Braŝovo estis probable skribita la 29-an aŭ la 30-an de junio de 1512, en la urbo de Dlăgopole (slava nomo de la aktuala Câmpulung). La dato ne aperas menciata en la letero, sed dedukteblas el okazaĵoj kaj personoj ja menciataj en ĝi.