Levente Szörényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Levente Szörényi
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1945 (1945-04-26) (78-jaraĝa)
en Gmunden
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Szabolcs Szörényi
Edz(in)o Zsuzsa Kovács
Infano Örs Szörényi
Okupo
Okupo komponistogitaristokantisto • kantotekstisto • scenaristo
vdr

Levente SZÖRÉNYI [sorEnji], laŭ hungare kutima sinsekvo Szörényi Levente (Bálint) estas hungara ŝlagromuzikisto (kantisto, gitaristo kaj komponisto). Li estas fondinto de ŝlagrorkestro Fonográf. Lia filo estas Örs Szörényi, lia iama edzino estis Zsuzsa Kovács.

Levente Szörényi naskiĝis la 26-an de aprilo 1945 en Gmunden, en Aŭstrio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Levente Szörényi vivis en Aŭstrio duonjaron, poste la tuta familio hejmenvenis al Budapeŝto. Parenco en Francio apogis ilin, Levente aĉetis gitaron el tiu mono. Komence li lernis pianludon, violonludon kaj kantadon, poste gitarludon, dume li frekventis gimnazion. En la fruaj 1960-aj jaroj startis la muzika kariero. Li aliĝis al bando Illés, kie li konatiĝis kun aliaj jam sukcesaj muzikistoj, inter ili kun Zsuzsa Koncz. La bando venkis en 1968 en konkurso de Hungara Televizio. En 1974 li fondis propran bandon Fonográf. Li apartenis al la plej famaj hungaraj ŝlagristoj, li ofte koncertadis, komponis (ankaŭ muzikon por filmoj), li kunlaboris ankaŭ kun Kati Kovács. En 1996 en koncerto li adiaŭis de la publiko, kiu tamen ne estis la lasta. Ekde 1994 li okupiĝas pri vinkulturo. Li havis edzinon, kiu naskis filon. Li ricevis premion Kossuth kune kun bando Illés en 2000, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Diskografio (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]