Liancourt-Rokoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liancourt-Rokoj
La Liancourt-Rokoj
La Liancourt-Rokoj
insularo • pridisputata teritorio
Akvejo Japana Maro
Geografia situo 37° 14′ N, 131° 52′ O (mapo)37.239722222222131.87055555556Koordinatoj: 37° 14′ N, 131° 52′ O (mapo) f1
Mapo de Liancourt-Rokoj
Mapo de Liancourt-Rokoj

Map

Nombro de insuloj 2 rokaj insuloj kaj 33 pli malgrandaj rokoj
Ĉefa insulo jap. Otoko-jima
kor. Seodo
Tuta areo 20 haf1
Loĝantoj (neloĝata) f2
Konturo kaj situo de la rokoj unu al la aliaj. Ene de la du ĉefaj rokoj troviĝas la laŭlandaj nomoj de ili japane (jap.) kaj koree (kor.).
Konturo kaj situo de la rokoj unu al la aliaj. Ene de la du ĉefaj rokoj troviĝas la laŭlandaj nomoj de ili japane (jap.) kaj koree (kor.).
vdr

Liancourt-rokoj estas grupo de disputitaj insuletoj en la maro de Japanio. La Liancourt-rokoj estas postulitaj de ambaŭ Japanio kaj Sud-Koreio[1]. Ili nomiĝas respektive Takeshima (竹島 [takeŝima]) aŭ Dokdo (독도 [tokto]). La nomo "Liancourt-rokoj" - kiel kompromiso inter la nomkvereloj - devenas de la franca balenĉasada ŝipo Liancourt, kiu unue mapigis la insuletojn en 1849.

Japania sinteno

Takeshima estas japana nomo por tiu grupo da insuletoj, kiuj troviĝas nordokcidento de la Okinoshima (insularo Oki) de Japanio, kaj konsistas el Otokojima, Onnajima kaj aliaj insuletoj. Ekde 1948 Suda Koreio kontraŭleĝe regas ĝin, kiu administre apartenas al Okinoshoma, Okinoshima-cho, Shimane (provinco).

Koreia sinteno

Suda Koreio aktuale okupas la esence neloĝatajn insulojn ekde 1952, kiu daŭre estigas oficialajn protestojn en Japanio. Koreioj propagandas, ke la insularo apartenu al Koreio, kantante "독도는 우리땅" (Doktoneun urittang, "Dokto estas nia teritorio") sed rifuzas la proponon de Japanio, ke la du registaroj diskutu ĉe Internacia Kortumo en Hago.

Notoj

  1. Charles Scanlon South Koreans vent fury at Japan BBC, 18-a de marto 2005