Free Soil Party

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Liber-Grunda Partio)
Free Soil Party
Free Soil Party
emblemo
partio
Komenco 1848 vd
Fino 1854 vd
Poste Respublikana Partio vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Bufalo
Ideologio

aboliciismo

Moto Free Soil, Free Speech, Free Labor, Free Men
vdr
Liber-Grunda Partio
Free Soil Party
partio
Lando  Usono
Ideologio aboliciismo
vdr

La Liber-Grunda Partio - angle Free Soil Party - estis mallongdaŭra koalicia politika partio en Usono aktiva de 1848 ĝis 1854, kiam ĝi kunfandiĝis en la Respublikanan Partion. La partio plejparte temis pri la ununura temo kontraŭi la ekspansion de sklaveco en la okcidentajn teritoriojn de Usono.

La Liber-Grunda Partio formiĝis dum la prezidant-elekto en 1848, kiu okazis post la meksik-usona milito kaj debatoj pri la etendo de sklaveco al la teritorio en nuntempa sudokcidenta Usono akirita de Meksiko pro tiu milito. Post kiam la ŭiga Partio kaj la Demokrata Partio nomumis prezidentajn kandidatojn, kiuj ne volis ekskludi la etendon de sklaveco al la nova teritorio, kontraŭsklavecaj demokratoj kaj ŭigoj kuniĝis kun membroj de la kontraŭsklaveca Libereca Partio por formi la novan Liber-Grundan Partion. La prezidenta kandidato de la nova partio, eksa prezidanto Martin Van Buren, gajnis 10,1 procentaĵojn de la popolaj voĉdonoj, la plej forta voĉdona rezulto de "tria partio" apud la du plej fortaj politikaj partioj ĝis tiu momento en la usona historio.

Kvankam Van Buren kaj multaj aliaj subtenantoj de la nova partio realiĝis al la demokratoj aŭ la ŭigoj tuj post la elekto de 1848, la nova partio retenis ĉeeston en la Kongreso dum la venontaj ses jaroj. Ĝiaj anoj forte kontraŭis la Kompromison de 1850, kiu provizore solvis la temon de sklaveco en la nuntempa sudokcidenta Usono akirita de Meksiko. John P. Hale kandidatiĝis kiel prezidenta kandidato de la partio en la prezidanta elekto de 1852, kun iom malpli ol kvin procentoj de la voĉoj. La Kansasa-Nebraska Leĝo de 1854 nuligis la multjaran kompromison kaj kolerigis multajn nordanojn, kontribuante al la kolapso de la ŭigoj kaj stimulante la kreadon de nova larĝbaza kontraŭsklaveca partio konata kiel la Respublikana Partio. Plej multaj anoj de la Liber-Grunda Partio aliĝis al la Respublikana Partio, kiu aperis kiel la reganta politika partio en Usono en la posta Tri-Partia Sistemo (1856–1894).