Saltu al enhavo

Meksik-usona milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meksik-usona milito
Batalo de Veracruz
milito
Daŭro: 25-a de aprilo 1846 - 2-a de februaro 1848
Loko: Meksiko, Usono
Rezulto: Traktato de Guadalupe Hidalgo
Casus belli: Aneksado de Teksaso
Flankoj
Meksiko:
Meksiko
Sankta Patrick-a Bataliono
Usono:
Usono
Komandantoj

Santa Anna
Mariano Arista
Pedro de Ampudia
Jose Maria Flores

Zachary Taylor
Winfield Scott
Stephen Kearney
John Sloat
Forto
25 000–40 000 soldatoj 78 700 soldatoj
Perdoj
16 000 soldatoj 13 283 soldatoj
vdr

La Meksika-usona milito aŭ la Usona interveno en Meksiko estis konflikto, kiu plejparte iniciatiĝis de la ekspansiismo de Usono kaj okazis en 1846-1848. La kreo de la Respubliko de Teksaso antaŭis la militon, ĉar Meksiko konsideris ĝin ribela regiono. Usona postuloj por kompenso disde la Meksika registaro por malbonfaroj al usona kolonianoj en Teksaso kaj usonaj interesoj en akiranta la teritorioj de Alta Kalifornio kaj Nov-Meksiko (plejparte ĉar la malkovro de oro en Kalifornio) ankaŭ instigis la usona invado de Meksiko. Usonaj militfortoj konkeris Nov-Meksikon, Kalifornion, nordan Meksikon, kaj Meksikurbo, kaj venkis definitive, perforta Meksiko rezigni siajn nordajn teritoriojn al Usono en la Traktato de Guadalupe Hidalgo.

Antaŭokazoj

[redakti | redakti fonton]

De 1834, miloj da usonaj kolonianoj ekloĝis en Teksaso, tiutempe parto de Meksiko, kun meksika registara permeso. Usonano Moses Austin estis la avangardo de la provo alporti anglalingvanojn en Teksason, kiel metodo por loĝigi la malabunde loĝitan regionon. La meksikanoj indignis, ke la usonanoj ricevis liberan landon en Teksaso, sed la usonaj kolonianoj indignis, ke ili devis laŭ meksika registaro fariĝi katolikoj, kaj la mallaŭleĝigo de sklaveco en Meksiko. Poste, kiam Santa Anna fariĝis diktatoro de Meksiko, li provis frape senarmigi la kolonianojn kaj forigi iliajn rajtojn.

En 1836, teksasaj ribeluloj deklaris sin sendependa de Meksiko kaj post komence pezaj perdoj (vidu la Batalo de la Alamo), venkis meksikaj militfortoj ĉe la Batalo de San Jacinto. Kvankam meksikaj soldatoj retiriĝis, Meksiko rifuzis agnoski teksasan sendependecon, kaj ankoraŭ konsideris ĝin provinco en ribelo.

En 1845, usona prezidanto John Tyler donis la eks-Respubliko de Teksaso ŝtatiĝo, la 28a ŝtato. Meksiko rompis diplomatiajn rilatojn kun Usono rezulte. Apuda usona prezidanto James Polk, kun ekspansiismaj ambicioj, movis soldatojn sub Generalo Thornton apud la suda landlimo de Teksaso tenti la meksikanojn al atako unue. Je la 25a de aprilo 1846 meksikaj soldatoj atakis la batalionon minace proksima al ilia landlimo, kaj Polk demandis la Usonan Kongreson proklami militon, kion ĝi faris la 13an de majo.

Ĥronologio

[redakti | redakti fonton]
1846
1a januaroUsona prezidanto Polk ordigas generalo Taylor marŝi disde la Rio Nueces de la Rio Grande
25a apriloMeksikaj soldatoj atako Usonaj soldatoj sub Generalo Thornton, kun 16 usonaj perdoj; La Thornton Afero, tiel nomita, kaŭzas prezidanton Polk peti de la Kongreso por deklaro de milito
3a-9a majoSieĝo de Fortikaĵo Teksaso
8a majoBatalo de Palo Alto
9a majoBatalo de Resaca de la Palma
13a majoUsono proklamas militon kontraŭ Meksiko
4a julioUsonaj kolonianoj en Kalifornio, provokita de Generalo Fremont, proklamas sendependecon de Meksiko dum la "Urso-Flago Ribelo"
7a-8a julioKomandanto John D. Sloat prenas Monterey (Kalifornio) kaj Yerba Buena (aktuala Sanfrancisko)
20a-24a septembroBatalo de Monterrey
7a octobroBatalo de Dominguez Rancho
16a novembroBatalo de Natividad
6a decembroBatalo de San Pasqual
25a decembroBatalo de El Brazito
1847
2a januaroBatalo de Santa Clara
8a januaroBatalo de Rio San Gabriel
9a januaroBatalo de La Mesa
24a januaroBatalo de Cañada kaj Batalo de Mora
29a januaroBatalo de Embudo Pass
3a-4a februaroSieĝo de Pueblo de Taos
23a februaroBatalo de Buena Vista
28a februaroBatalo de Sacramento
9a-29a martoSieĝo de Veracruz
18a apriloBatalo de Cerro Gordo
15a majoUsonaj fortoj prenas Puebla (Meksiko)
6a junioGeneralo Stephen Kearney prenas Nov-Meksiko
12a julioBataleto de Rio Calaboso
19a-20a julioBatalo de Contreras kaj Batalo de Churubusco
8a septembroBatalo de Molino del Rey
13a septembroBatalo de Chapultepec
13a-15a septembroKapto de Meksikurbo
14a-12a septembroSieĝo de Puebla
17a septembroKapitulaco de Generalo Santa Anna
9a octobroBatalo de Huamantla
19a octobroBataleto de Atlixco
11a novembroKapto de Mazatlán
1848
2a februarioTraktato de Guadalupe Hidalgo (oficiala fino de la milito)
16a martoBataleto de Santa Cruz de Rosales (la oficiala fino de la milito estis nesciata)
30a martoBataleto de Todos Santos (la oficiala fino de la milito estis nesciata)

1849 - Komenco de la Kalifornia deliro pri oro

Traktato de Guadalupe Hidalgo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]