Liber Latinus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Liber Latinus (laŭlitere: latina libro) estas historia lernolibro por la latina lingvo el Aŭstrujo pli malpli ŝatita: Der Liber Latinus – dieses Buch war eine Institution. Von manchen geliebt, von vielen gehaßt. [...] Wenn man in die 3. Klasse Gymnasium gekommen ist und am Beginn des Schuljahres das Buch bekommen hat, wußte man: Jetzt wird’s ernst.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi verko elfaritis kaj eldonitis de Emil Gaar, Mauriz Schuster, Richard Meister k.a. havinte ĝis la 1980-aj jaroj kvazaŭ monopolan statuson. La lastajn jarojn temis fakte pri duparta eldono: la pli malrapide progresanta kaj pli ampleksa Liber Latinus A por la du unuaj lernojaroj (= ekde la tria gimnazia klaso) kaj Liber Latinus B en versio pli kunpremita kaj eble efika por pli malfrue komencantoj (= ekde la kvina gimnazia klaso respektive en negimnaziaj lernejoj). En antaŭaj eldonoj prezentis sin la verko eĉ en tri aŭ pli volumoj.

Laŭdire ŝatitis Liber Latinus ankaŭ pro sia lerniga sistemeco; klaras ke en la kuro de la tempo la tekstoj kaj la stilo iĝis eksmodaj tiel ke forigitis ĝi pli kaj pli el listoj de aŭstraj lernejaj libroj kaj finfine ĉesigis aperiĝon. Konkurenco ekde 1975 estis ekz. la verko Imperium Romanum de Rudolf Scheer kaj Maria Anna Klement.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Emil Gaar und Mauriz Schuster: Liber Latinus – Lateinisches Lese- und Übungsbuch – Ausgabe A: Oberschulen für Jungen – II. Teil für die 4. und 5. Klasse. Landesverlag, Wien 1941.
  • Emil Gaar und Mauriz Schuster: Liber Latinus A – III. Teil – Ein Lateinbuch für österreichische Gymnasien und Realgymnasien. – Für das dritte Lateinjahr. Herausgegeben unter Mitwirkung von Richard Meister, Rudolf Hanslik und Josef Studeny. Österreichischer Bundesverlag, Wien; Hölder-Pichler-Tempsky, Verlag für Jugend und Volk, 1951.
  • Emil Gaar und Mauriz Schuster: Liber Latinus IV. Lateinisches Sprachbuch für die Oberklassen der Gymnasien und Realgymnasien Österreichs. Unter Mitwirkung von Richard Meister. ÖBV, Wien 1932.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "ÖBV-Geschaftsführer Maximilian Schulyok stellt sich vor" - Liber Latinus estis fakte institucio. De malmultaj ĝi bonvenigatis, de multaj ĝi malamatis. [...] Komencinte la trian klason kaj ricevinte la libron oni sciis ke ekus ĉi-momente senindulga ero de la vivo.