Saltu al enhavo

Rudolf Hanslik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Hanslik
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1907 (1907-05-15)
en Vieno
Morto 29-an de junio 1982 (1982-06-29) (75-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Judith Andrée-Hanslik Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo klasika filologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rudolf HANSLIK (naskiĝinta la 15-an de majo 1907 en Vieno, mortinta la 29-an de junio 1982 samloke) estis aŭstra klasika filologo kaj profesoro universitata specialiĝinta je neklasikaj epokoj latinlingvaj (i.a. mezepoka kaj eklezia latinecoj).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de bazlerneja instruisto li de junulaj jaroj estis bonega violonisto; inter 1923 kaj 1928 li plurfoje koncertis. Ekstudinte muziksciencojn li baldaŭ ŝanĝis je klasika filologio; en julio 1929 li doktoriĝis ĉe Ludwig Radermacher post defendo de la tezo Themis und Dike. En 1939 li ricevis la rajton pri gimnazia instruado. La sekvajn jarojn kontinuigis li tamen paralele sciencaĵojn. Li verkis ekz. plurajn literaturhistoriajn, biografiajn, mitologiajn kaj geografiajn artikolojn por la fakenciklopedio Paulys Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft. Eĉ dum soldatado inter 1940 kaj 1945 li publikigis du esplorraportojn.

Post la fino de la Dua mondmilito li deĵoris unue ĉe Akademisches Gymnasium (Vieno) kaj habilitiĝis en 1947 ĉe Karl Mras post verkado de antaŭparolaj komentoj pri eldono de skribaĵoj de Kasiodoro. Ĉi eldono aperis ene de la kolekto Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum (CSEL) de Aŭstra Akademio de Sciencoj kaj bazis por lia renomo latinista. En 1947 li fariĝis honora membro de la katolika korporacia Frankonia ene de Mittelschüler-Kartell-Verband. En 1951 oni nomumis lin eksterorda profesoro je Vieno; vokiĝon al Graz kun orda profesoreco li rifuzis en 1958. En 1959 li fariĝis koresponda membro de Aŭstra Akademio de Sciencoj en majo 1962 orda. En 1960 li estis promociita je orda profesoro kaj en 1968/69 li dekanis ĉe la filologoj. Ankoraŭ en 1977, la jaron de lia pensiiĝo, lia docentadrajto altlerneja estis etendigita pri neklasika latineco.

Edzigis lin la filologino Judith Andrée (1906–1951; tri infanoj) kaj la kuracistino Hedwig Hanslik Horak (1923–2023; tri infanoj).

Graveco[redakti | redakti fonton]

La esplorkampo de Hanslik estis multfaceta kaj laŭ propraj asertoj interesoj liaj ene de la filologio ofte ŝanĝiĝis. Krom la supre menciita prezentado de Kasiodoro menciindas la ege diligenta eldono de la Benediktana regulo en 1960 en la kadro de CSEL. Ĝin premiis lia papa moŝto Johano la 23-a per aljuĝo de la Silvestra ordeno. Danke al Hanslik plimodernigis sin la aspekto de la priaŭgustena leksikono de la Aŭstra Akademio de Sciencoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hubert Petersmann: "Albin Lesky (1896–1981) und Rudolf Hanslik (1907–1982)". : Ĉe Eikasmós. 4/1993, p. 249–252.
  • Franz Römer: "Rudolf Hanslik †". Ĉe: Gnomon. 55/1983, p. 284–286.
  • Otto Krammer: Die Geschichte der Katholischen österreichischen Studentenverbindung Frankonia 1919 - 1989. Wien 1995.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. verbindungsgeschichte-frankonias elŝuto de la historio de la korporacio Frankonia