Saltu al enhavo

Richard Meister

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Richard Meister
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1881 (1881-02-05)
en Znojmo
Morto 11-an de junio 1964 (1964-06-11) (83-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo klasika filologo
universitata instruisto
pedagogo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Richard MEISTER (naskiĝinta la 5-an de februaro 1881 en Znojmo, mortinta la 11-an de junio 1964 en Vieno) estis aŭstra filologo klasika kaj kulturfilozofo. Jam en 1920 li kontraŭis planojn de socialdemokratoj (ekz. de Otto Glöckel) neniigi gimnaziojn en Aŭstrio kaj enkonduki komunan lernejon por ĉiuj aĝantaj inter dek kaj dek kvar jaroj. Anis li ĉe la klubo Bärenhöhle.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de advokato li frekventis la gimnazion en sia naskiĝurbo antaŭ studi komparan lingvosciencon ĉe Paul Kretschmer, klasikan filologion ĉe Hans von Arnim kaj Edmund Hauler kaj filozovion ĉe L. Müller. Doktoriĝo kaj rajteco pri gimnaziinstruado sekvis por la fakoj helena kaj latina lingvo kaj filozofia propedeŭtiko. Poste li gastis du semestrojn ĉe la Universitato de Munkeno kie li asistantis en 1906/07 por la fabrikado de la korpuso Thesaurus Linguae Latinae. De tiam konserviĝis multaj artikoloj legeblaj en ties volumoj numero 3 kaj 4.

Inter 1907 kaj 1909 Meister estis provizora instruado en Znojmo kaj sekve ĝis 1918 en Vieno. Tiutempe li publikigis multajn artikolojn didaktikajn kaj eseojn pri la eternaj valoroj klerigaj de la Antikva epoko. Krome li recenzis aĵojn el la fakoj de klasika filologio, filozofio, historio kaj pedagogio.

En 1918 li vokiĝis kiel eksterorda profesoro pri klasika filologio de la Universitato de Graz en 1920 kaj en 1923 li ekestis eksterorda profesoro ĉe la Universitato de Vieno; en marto 1923 oni nomumis lin orda profesoro pri instruo.[1] En 1930/31 Meister dekanis, post 1945 plurajn jarojn li vicrektoris kaj en 1949/50 li rektoris. Pro makonsento kun naziaj ideoj li perdis la profesoran statuson pri pedagogiko rajtante resti profesoro pri klasika filologio kaj tiufunkie antaŭ docentadi altlerneje. Post la Dua mondmilito li reprofesoris samloke pri pedagogio kaj kulturfilozofio ĝis la 1956-a jaro. Li ankaŭ helpis Emil Gaar en la elfaro de lernolibroj (ekz. de Liber Latinus).

Graveco[redakti | redakti fonton]

Kulturfilozofion li taksis efika pedagogia fundamentscienco kiu ebligis al li forlasigi tiun ĉi filozofibranĉon sian oftan senbazan banalecon. Meister restis sistema pensanto. Danke al siaj kreiva analizo de la kultura kaj eduka terminoj, kun inkluzivigo de modernaj atingoj el la kampoj de psikologio, etiko, logiko, estetiko kaj historio, li metis fundamento de relative memstara modernda pedagogiko.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1945/1951: vicprezidanteco kaj prezidanteco de la Austria akademio de sciencoj.
  • honoraj doktorecoj pri filozofio kaj jurscienco
  • titolo Hofrat
  • membro che akademioj de Prago (1927–45), Lepsiko(1957), Zagrebo (1962).

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Prolegomena zu einer Grammatik der Septuaginta, 1907
  • Die Bildungswerte der Antike und der Einheitsschulgedanke, 1920
  • Humanismus und Kanonproblem, Gesammelte Aufsätze und Vorträge, 1931
  • Seinsformen der Kultur. Ĉe: Blätter für Deutsche Philosphie 17, 1943
  • Beiträge zur Theorie der Erziehung, 1946
  • Geistige Objektivierung und Resubjektivierung: Kultur und Erziehung. Ĉe: Wiener Zeitschrift für Philosophie, Psychologie, Pädagogik 1, 1947
  • Sozialgebilde als geistige Objektivationen, samloke 2, 1949
  • Die Zonengliederung der Kultur, samloke 3, 1951
  • Stufen und Grenzen des Verstehens von Kulturobjekten, samloke 4, 1952
  • Geschichte der Akademie der Wissenschaften in Wien 1847-1947, I, 1947
  • Entwicklung und Reformen des österreichischen Studienwesens, 1963

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Eder, Alois, "Meister, Richard" ĉe: Neue Deutsche Biographie 16 (1990), p. 728-729 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tio faritis laŭ la eksplicita volo de la konservativa ministro Emil Schneider kontraŭ la volo de fakuloj kiel Karl BühlerMoritz Schlick. Reformoj klerigpolitikaj eble pro Meister eklamis. Jam la antaŭa profesoreco en Graz eblis sen habilitiĝo de Meister!