Libra Urbo de Ŝanhajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libra Urbo de Ŝanhajo, 465 Fuzho Lu, Ŝanhajo
"Libraro-Ŝtuparo por Progreso de la Homaro" en Esperanto kaj aliaj lingvoj

La Libra Urbo de Ŝanhajo (Ĉine: 上海书城) situas en la urba centro de Ŝanhajo, Ĉinio. Libra Urbo de Ŝanhajo estas proksime de la Popola Placo. La konstruaĵo havas sep etaĝojn. Ĝi estas plej granda librovendejo de Ŝanhajo. Ankaŭ ekzistas multaj branĉaj vendejoj (filioj) en Ŝanhajo. En la konstruaĵo oni povas trovi murmemoraĵon skribitan en multaj lingvoj. Tie ankaŭ oni skribis esperante "Libraro-Ŝtuparo por Progreso de la Homaro".