LibreLogo
LibreLogo | |
---|---|
LibreLogo programeto produktis ĉi tiun bildon | |
Aŭtoro | László Német András Tímár |
Lasta stabila versio | 0.2 |
Lingvo(j) | angla, hungara, Esperanto kaj multaj aliaj |
Programtipo | aldonaĵo en versio 3, integra parto de versio 4 |
Permesilo | GPL, LGPL v2.1 and MPL v1.1 |
Retejo | extensions |
LibreLogo estas vektora grafika programlingvo, programa medio por Logo - Python, kun interaga testuda vektora grafiko por edukado kaj por perkomputila eldonado. Ĝi estas parto de LibreOffice. En versio 3, LibreLogo estis aldonaĵo[1] al LibreOffice, kaj en versio 4 ĝi fariĝis integra parto de LibreOffice-Verkilo.
La ilobreto kaj interpretilo de LibreLogo estas programitaj de László Németh; helpis en la integrado András Tímár.[2]
LibreLogo estas malpeza programo (1400 linioj da kodo en Python). Ĝi utiligas la programlingvon Python por liveri simplan programadan fasadon, kiun oni povas uzi por desegni bildojn kaj por instrui pri programado.[2]
Versioj
[redakti | redakti fonton]Versio | dato de eldono | notoj pri la eldono |
---|---|---|
0.1 | 2012-06-27 | Riparoj de cimoj por Vindozo kaj asimilita dekuma apartigilo.[3] |
0.2 RC 2 | 2012-11-07 | Pli rapida komanda linio, hazardaj koloroj (ekzemple. plenkoloro 'oranĝa'), cimoriparoj.[4] |
Aliro
[redakti | redakti fonton]En LibreOffice Verkilo oni povas atingi al LibreLogo per ilobreto: (Vido → Ilobretoj → Logo).
Simplaj ekzemploj
[redakti | redakti fonton]Tiel nomata "Saluton, Mondo"-programo:
ripetu 4 [ etikedo 'Saluton, Mondo!' turnu_dekstren 30 ] kaŝu_testudon
Programo por desegni tri samcentrajn cirklojn:
ek plenkoloro 'flava' cirklo 10cm plenkoloro 'blua' plumkoloro 'ruĝa' plumlarĝo 2 cirklo 5cm plenkoloro 'verda' plumkoloro 'ruĝa' plumlarĝo 2 cirklo 3cm kaŝu_testudon
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Afiŝo