Saltu al enhavo

Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG) estas komunuma kaj aktiveca grupo por GLAT (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, kaj transgenruloj) en Esperantujo.

LSG estis fondita de Peter Danning en 1977 kaj ĝi estas la plej malnova interacia GLAT-organizo. Ekde 1990 ĝi havas kunlaboran kontrakton kun Universala Esperanto-Asocio.

LSG ekde marto 1978 eldonas la bultenon Forumo, krome ankaŭ organizas loĝigan servon kaj okazigas aranĝojn ĉirkaŭ Esperanto-kongresoj. La nuna prezidanto estas Randy Dean, reelektita en la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko.

Celoj

La grupo havas la jenajn celojn:

  1. Krei internacian solidarecon kaj kunlaboron inter siaj membroj, tiel ankaŭ subtenante ilian agadon por la disvastigo de Esperanto kaj por la plena integriĝo de gejeco en la socio.
  2. Labori por forigo de lingva diskriminacio, informante pri la lingvo-problemo kaj ĝia solvo per Esperanto en gejaj medioj.
  3. Labori por forigo de kontraŭgeja diskriminacio, informante pri la signifo, valoro kaj problemoj de gejeco en la Esperantaj medioj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj