Limoux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Limoux (stacidomo).
Limoux
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 11206 [+]
Poŝtkodo 11300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 302  (2021) [+]
Loĝdenso 318 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 3′ N, 2° 13′ O (mapo)43.0569444444442.2186111111111Koordinatoj: 43° 3′ N, 2° 13′ O (mapo) [+]
Alto 172 m [+]
Areo 32,41 km² (3 241 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Limoux (Aude)
Limoux (Aude)
DEC
Limoux
Limoux
Situo de Limoux
Limoux (Francio)
Limoux (Francio)
DEC
Limoux
Limoux
Situo de Limoux

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Limoux [+]
vdr

Limós [limus'] (franclingve Limoux [limu']), estas okcitana urbeto situanta en la franca departemento Aude en la regiono Langvedoko-Rusiljono, 20 kilometrojn sude de la fama mezepoka urbo Karkasuno.

Ĝi havas proksimume 10 000 loĝantojn.

Ĝi estas aparte fama pro sia tradicia karnavalo kies originon oni retrovas jam en la 15-a jarcento, kaj pro sia blanka ŝaŭmvino Blanqueta de Limós [blanketɔ de limus'] („Blanquette de Limoux” en la franca).

Tiu ŝaŭmvino Blanqueta estas la plej malnova ŝaŭmvino konata en Francio, eĉ pli malnova ol la mondfama samtipa vino ĉampanjo kaj estis kreita por la unua fojo en 1531 de la monaĥoj en la abatejo Sant Ilari.

La karnavalo de Limoux daŭras ĉiujare tri monatojn, de januaro ĝis la fino de marto, kaj finiĝas ĉiam per la okcitanlingva juĝo de la „reĝo Karnavalo”, kaj ties brulado sur la centra placo de la urbeto. En Limoux oni ankaŭ povas malkovri la historion de la kataroj, famaj mezepokaj herezuloj, kaj la krucmilito per spektaklo prezentita ĉiutage en multaj lingvoj (inkluzive esperante).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]