Linda Buck

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Linda Brown Buck [linda bak], (n. la 29-an de januaro 1947) estas usona biologo. En 2004 ŝi partigis kune kun Richard Axel [aksl] la Nobelpremion pri fiziologio aŭ medicino, pro ilia laboro pri flaraj perceptiloj.

Buck naskiĝis en Ŝablono:Duopa ligilo, Usono en 1947. Ŝi bakalaŭriĝis en 1975 ĉe la Universitato de Vaŝingtonio en Seattle, kaj doktoriĝis pri imunologio ĉe la Universitato de Teksaso (Sud-okcidenta Medicina Centro), en Dallas. Ŝi laboris post-doktoriĝe ĉe Universitato Kolumbio, Nov-Jorko sub la direktado de Axel.

En 1991 Buck kaj Axel klonigis flarajn perceptilojn, montrante ke ili apertenas al la familio de G-proteino-kuplitaj perceptiloj. Analizante ratan DNA, ili taksis, ke estas proksimume milo da malsamaj genoj por flaraj perceptiloj en la mamula genaro. Tiu esplorado malfermis la pordon al gena kaj molekula analizo de la mekaniko de flaro.

Ŝiaj nuntempaj esploradoj temas unuparte pri kiel feremonoj kaj odoroj estas kaptataj de la nazo kaj interpretataj de la cerbo; kaj duaparte pri la aĝiĝado de Caenorhabditis elegans, fadenvermo ofte studata de sciencistoj, ĉar gi estas unu el la plej simplaj organismoj, kiuj havas nervan sistemon.

Fontindikoj

  • Buck L, Axel R. A novel multigene family may encode odorant receptors: a molecular basis for odor recognition. Cell 1991;65:175-87. PMID 1840504.

Eksteraj ligiloj

greke http://myprofile.cos.com/lbuck Ŝia paĝo ĉe kancera esplorejo Fred Hutchinson (angle) greke http://www.hhmi.org/research/investigators/buck_bio.html Ŝia paĝo ĉe medicina instituto Howard Hughes (angle) greke Nobelpremia retpaĝaro (angle) greke Listo de postenoj kaj premioj (angle)