Linda Buck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Linda Buck
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
LindaBuck cropped 1.jpg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1947 (1947-01-29) (72-jara)
en Seatlo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato KolumbioUniversitato de Vaŝingtonio • University of Texas Southwestern Medical Center
Familio
Edz(in)o Roger Brent
Profesio
Profesio biologo • neŭrosciencisto • universitata profesoro • profesorokuracisto
TTT
Retejo http://www.hhmi.org/scientists/linda-b-buck
Information icon.svg
vdr

Linda Brown Buck [linda bak], (naskiĝinta la 29-an de januaro 1947) estas usona biologo. En 2004 ŝi partigis kune kun Richard Axel [aksl] la Nobelpremion pri fiziologio aŭ medicino, pro ilia laboro pri flaraj perceptiloj.

Buck naskiĝis en Seattle, Vaŝingtonio, Usono en 1947. Ŝi bakalaŭriĝis en 1975 ĉe la Universitato de Vaŝingtonio en Seattle, kaj doktoriĝis pri imunologio ĉe la Universitato de Teksaso (Sud-okcidenta Medicina Centro), en Dallas. Ŝi laboris post-doktoriĝe ĉe Universitato Kolumbio, Nov-Jorko sub la direktado de Axel.

En 1991 Buck kaj Axel klonigis flarajn perceptilojn, montrante ke ili apartenas al la familio de G-proteino-kuplitaj perceptiloj. Analizante ratan DNA, ili taksis, ke estas proksimume milo da malsamaj genoj por flaraj perceptiloj en la mamula genaro. Tiu esplorado malfermis la pordon al gena kaj molekula analizo de la mekaniko de flaro.

Ŝiaj nuntempaj esploradoj temas unuparte pri kiel feremonoj kaj odoroj estas kaptataj de la nazo kaj interpretataj de la cerbo; kaj duaparte pri la aĝiĝado de Caenorhabditis elegans, fadenvermo ofte studata de sciencistoj, ĉar gi estas unu el la plej simplaj organismoj, kiuj havas nervan sistemon.

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  • Buck L, Axel R. A novel multigene family may encode odorant receptors: a molecular basis for odor recognition. Cell 1991;65:175-87. PMID 1840504.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]