Lingjing Hutongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidenta enirejo de Lingjing hutong.

Lingjing hutongo (en ĉina: 灵境胡同; en pinjino: língjìng hútong) estas hutong en Pekino, Ĉinio, proksime de Ksidan, en la distrikto Ksiĉeng. Ĝi estas proksimume 600 metrojn longa, el Ksidana Norda Strato ĝis Fuĝou Strato kun larĝo de 32 metroj, pro kio ĝi estas konsiderata la plej larĝa hutongo en Pekino. En 1985, la municipa registaro decidis anstataŭi multajn el la tipaj domoj per ses-etaĝaj loĝejaroj. En 1988 estis totalo de 13 loĝejaroj. Ĉirkaŭ 1992, la hutongo estis larĝigita.

Koordinatoj: 39° 54′ 58″ Nordo 116° 22′ 25″ Oriento / 39.9161 °N, 116.3737 °O / 39.9161; 116.3737 (mapo)