LinguaCamp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri specialaĵo kiu ĉiujare ekde 2013 okazas en mez-okcidenta Eŭropo.

LinguaCamp estas kunveno de homoj kiuj pro ĉiaj kialoj renkontiĝas pri la temo lingvo. Ĝi estas malferma al ĉiuj interesatoj (minimuma aĝo 14jara) kaj daŭras kutime semajnfinon. Antaŭ la komenco tute ne estas decidita kio estas okazonta. Tio dependas de la partoprenantoj el kiuj dum la komenca fazo kelkaj prezentas temojn volonte prelegotajn de si. La aliaj partoprenantoj laŭ tio decidas kiujn ili volos aŭskulti ĉar pluraj okazas samtempe.

LinguaCamp 2013[redakti | redakti fonton]

La unua LinguaCamp estis en Berlino la 21an kaj 22an de septembro 2013. Ĉeestis 23 partoprenantoj la unuan tagon kaj 21 la duan tagon. Dank' al la sponsoroj estis la partopreno senkosta. Ili estis:

  • German-Franca Junula Oficejo (Das Deutsch-Französische Jugendwerk)
  • La agentejo pri plenkreskula kaj daŭriga eduko en Malsupra Saksio (Die Agentur für Erwachsenen- und Weiterbildung Niedersachsen)
  • La libera universitato de Berlin-Dahlem (Die FU Berlin-Dahlem)

LinguaCamp 2014[redakti | redakti fonton]

La dua LinguaCamp estis en Hanovro la 10an kaj 11an de majo 2014. Ĉeestis 74 partoprenantoj la unuan tagon kaj 46 la duan tagon. Estis entute 34 prelegoj, ĉefe en germana lingvo. Inter ili eĉ unu pri Esperanto. Sube troviĝas ligilo al la faritaj prelegoj. Dank' al naŭ firmaaj sponsoroj estis la partopreno denove senkosta.

LinguaCamp 2015[redakti | redakti fonton]

La tria LinguaCamp estos en Parizo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]