Lingua ignota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lingua Ignota)
Lingua ignota
Ignota lingua
konstruita lingvosankta lingvo • lingvo
Lingvistika klasifiko
Konstruita lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 sen valoro
Angla nomo Lingua Ignota
Franca nomo lingua Ignota
vdr
La 23 litterae ignotae de Hildegard.

Lingua ignota, originale Ignota lingua ('Nekonata lingvo') estas lingvo kreita, supoze laŭ dia revelacio, kaj parte priskribita de abatino de Ruppertsberg, Hildegard de Bingen (1098-1179). Por skribi ĝin, ŝi uzis propran alfabeton de 23 literoj, la litterae ignotae.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La abatino priskribis la lingvon parte en verko nomita Ignota lingua per simplicem hominem Hildegardem prolata. Tiu pluekzistas ene de du manuskriptoj de libroj kun ampleksa kroma enhavo samaŭtora, la Riesenkodex kaj Berlina manuskripto. Temas pri la plej malnova konata priskribo de konstruita lingvo. La priskribo fakte nur konsistas el listo enhavanta 1012 vortojn, ĉiuj substantivoj. La Riesenkodex enhavas latinan tradukon de ĉiu vorto, la Berlina manuskripto germanan.

Hildegard verkis multajn antifonojn. Unu el ili eble estas verkita en Lingua ignota. Nenie estas menciita la celo por kiu la abatino kreis sian lingvon, sed la antifono sugestas al ni ke Hildegard uzis ĝin kun mistikaj celoj. Ĝi tekstas jene:

O orzchis Ecclesia,
armis divinis praecincta,
et hyacinto ornata,
tu es caldemia
stigmatum loifolum
et urbs scienciarum.
O, o tu es etiam crizanta
in alto sono,
et es chorzta gemma.

Tio estas latinlingva teksto, kiu enhavas kvin nelatinajn vortojn, ĉi tie kursivigitajn. La manuskriptoj ne enhavas tradukon de ĝi. Nur tri el la nelatinaj vortoj similas al vortoj troveblaj en la vortlisto. La unua, orzchis, similas al la unua elemento de kunmetaĵo orschibuz 'grand(ioz)arbo', t.e. 'kverko'. La vortlisto enhavas certan nombron da kunmetaĵoj. En tiuj, la formo de la kunmetitaj vortoj estas ofte iom modifita, ne tute sisteme plisimligita. Plej multaj vortoj, kiuj signifas specion de arbo aŭ arbusto finiĝas je -buz, sed la unua elemento plej ofte ne retroveblas en la vortlisto, kiu do ŝajnas esti malkompleta.

Subdivido de la vortlisto de Hildegard de Bingen
Interkrampe indikita estas la nombro da vortoj en ĉiu subdivido, kaj sekvas la unua vorto el ĉiu.

  • Spirita mondo
    • Spiritaj estaĵoj (6) AIGONZ 'Dio'
    • La homo kiel kreaĵo de Dio (3) Inimois 'Homo'
    • La homaj servantoj de Dio (9) Peuearrez 'Patriarko'
  • Homa mondo
    • Parencrilatoj kaj la homa korpo
      • Familianoj (27) Kulzphazur 'Pragepatro'
      • Suferantoj de malsano aŭ akcidento (13) Nochziz 'Blindulo'
      • Partoj de la homo korpo (121) Ranzgia 'Lango' (Seksorganoj ne mankas.)
      • Haŭtmalsanoj (10) Ranzil 'Skabio'
    • Eklezio
      • Oficoj (30) KELIONZ 'Papo'
      • Strukturoj kaj ekipaĵo
        • Arkitekturaj detaloj (62) Ophalin 'Templo'
        • Meso kaj ties preparo (23) Spancriz 'Eklezia konsekrado'
        • Liturgiaj libroj (19) Libizamanz 'Libro'
        • Liturgia kaj altara vestaĵo (18) Scarinz 'Subtuniko'
    • Sekularaj titoloj kaj aktivecoj
      • Nobluloj kaj militistoj (27) Pereziliuz 'Imperiestro'
      • Gastejo kaj profesioj (41) Fraizola 'Gasteja gasto'
      • Distrantoj, pekantoj kaj krimuloj (29) Gaurizio 'Arĉmuzikisto'
      • Ĉasado kaj spionado (10) Durziuanz 'Sekvanto'
      • Membroj de sinjordomo (9) Eioliz 'Sinjoro'
    • Tempo
      • Tempunuoj kaj tagoj de la semajno (18) DILZIO 'Tago'
      • La monatoj (12) Ziuariz 'Januaro'
      • La kanonaj horoj (6) Ginschiz 'Prima'
    • Monaĥejo kaj vilaĝo
      • Vestaĵo (20) DUNEZIZ 'Subvestaĵo'
      • Iloj (60) Scolzia 'Monero'
      • Kamparo (7) Harzima 'Kampo'
      • ...
      • Kuirejaĵoj (17) Bonizimiz 'Forno'
      • Bazaj nutraĵoj (9) Auizel 'Akvo'
  • Natura mondo
    • Arboj (51) Lamischiz 'Abio'
    • Plantoj (134) Zizria 'Cinamo'
    • Birdoj (64) ARGUMZIO 'Grifo'
    • Insektoj (12) Sapiduz 'Abelo'

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Se la teksto de la antifono estas reprezentiva por la strukturo de Lingua ignota, tiu ne estas aŭtonoma lingvo, sed releksikonigita vario de la latina lingvo. Ankaŭ povus esti, ke la teksto estas latina kaj nur ’spiritigita’ per kvin pruntvortoj el la nekonata lingvo. Verŝajnas ke ekzistis en Lingua ignota ne nur substantivoj sed ankaŭ adjektivoj, sed nenio indikas, ke ĝi estintus aŭtonoma lingvo.

Lingua ignota en pluraj rilatoj similas al kelkaj apartigaj lingvoj kreitaj en la 20a jarcento. Temas pri Medefajdrino kaj la eskaja lingvo. Notindas frapaj similecoj en estiĝo en religia kadro (pere de revelacio), la apriora vortaro, permeso de nekutimaj konsonantsinsekvoj, iom ĥaosa morfologio, manko de plena aŭtonomeco (en varia grado) kaj la kreado de propra skribo en kiu mankas sistemeco. Medefajdrino kaj la eskaja lingvo evoluis al ensociiĝintaj lingvoj, dum Lingua ignota reprezentas neevoluintan ĝermon de tia lingvo. Hildegard de Bingen ŝajne ne instigis aliajn uzi sian lingvon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Higley, Sarah L. (2007) Hildegard of Bingen's Unknown Language: An Edition, Translation and Discussion Palgrave Macmillan. (Tiu libro enhavas al tutan vortaron kun la latinaj kaj la germanaj tradukoj el Riesencodex kaj la Berlina manuskripto, kun detalaj komentoj.)

La temo estas traktita malpli elĉerpe en:

  • Drezen, E. (1931) Historio de la Mondolingvo. Leipzig. (misinforma pri la sistemo, la alfabeto kaj la celo de la lingvo!)
  • Manders, W. J. A. (1958) Sciencaj Studoj. Kopenhago: Internacia Scienca Asocio Esperanta, p. 57-60.
  • Grimm, W., (1848) Wiesbader Glossen. - Zeitschr. f. Deutsches Altertum 6: 321-340.
  • Pitra, J., Bapt, &. Card (1882) Analecta Sancta Hildegardis Opera (analecta sacra T. VIII).
  • Roth, F.W.E. (1880) Ignota Lingua per simplicem hominem Hildegardem prolata. Geschichtsquellen aus Nassau III. Wiesbaden.