Linio Fukutoshin (Tokyo Metro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linio Fukutoŝin

Superrigardo
Koloro de linio bruna
Numero de linio 13
Tipo metroo
Sistemo Tokjo Metro
Loko Tokio (Japanio)
Komenco Ŭakoŝi
Fino Ŝibuja
Stacioj 16
Paso de fervojo
Map
Historio
Malfermo 7a de decembro 1994 (kiel "Nova Linio Jurakuĉo")
14a de junio 2008 (kiel "Linio Fukutoŝin")
Teknikaj trajtoj
Longo 20,2 km
Ŝpuro 1067 mm (CAP-ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 1500 voltoj, KK, supertraka kontakta lineo
Maksimuma rapideco 80 km/h
vdr

Linio Fukutoŝin (japane: 副都心線 [Fukutoŝin-sen], angle: Fukutoshin line) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 9 linioj de metroa sistemo Tokjo Metro en la Metroo de Tokio. La simbola koloro de linio estas bruna koloro. La emblemo de linio estas latina litero "F" en bruna ringo.

La japana vorto "fukutoŝin" (副都心 [fukutoŝin]) laŭvorte signifas "akcesora(j)n centro(j)n de urbego (ĉefurbo)". La linio Fukutoŝin kunigas 3 akcesorajn urbocentrojn: Ikebukuro, Ŝinĝuku kaj Ŝibuja, kiuj estis kunigita antaŭe nur per linioj de Japana Fervojo: Jamanote, Sajkjo kaj Ŝonan-Ŝinĝuku.

Historio

  • 1972: Planado de linio. Origine la linio estis planata, kiel linio inter Ŝiki (urbo en gubernio Sajtama) kaj kvartalo Ŝinĝuku kun ebla etendo de la kvartalo Ŝinĝuku al stacioj Ŝibuja, Ŝinagaŭa kaj flughaveno Haneda.
  • 1985: replanado de linio. Estis decidita fini la linion ĉe la stacio Ŝibuja sude. Norde oni decidis lanĉi komunan trajnon kun linio Tobu-Toĝo anstataŭ etendi la linion Fukutoŝin.
  • 7a de decembro 1994: faro de "Nova Linio Jurakuĉo" (有楽町新線 [Jūrakuĉō ŝin-sen]) inter stacioj Kotake-Mukajhara kaj Ikebukuro de linio Jurakuĉo. La trajnoj iris paralele al la linio Jurakuĉo rekte (senhalte) inter tiuj stacioj.
  • 14a de junio 2008: malfermo de Linio Fukutoŝin (inter stacioj Ŭakoŝi (F-01) kaj Ŝibuja (F-16)). "Nova Linio Jurakuĉo" iĝis parto de linio Fukutoŝin, kaj ekde tiam la trajnoj haltas ĉe la stacioj Senkaŭa kaj Kanameĉo, kiujn preterpasis la trajnoj de "Nova Linio Jurakuĉo".
  • 6a de marto 2010: ekspreso komencis halti ĉe la stacio Mejĝi-Ĝingumae ripoztage inkluzive de semajnofino (sabato kaj dimanĉo).
  • 16a de marto 2013: lanĉo de komuna trajno kun linio Tokju-Tojoko, kiu iras ankaŭ tra linio Minato-Miraj.

Trafiko

Estas 3 tipoj de trajnoj:

  • Naveda ekspreso (通勤急行 [cūkin kjūkō]) iras labortage dum matenaj kaj vespaj pinthoroj;
  • Loka trajno (各停 [kakutei]) iras po 5—8 fojoj hore;
  • Ekspreso (急行 [kjūkō]) iras (precipe tage) po 3—5 fojoj hore.

Dum labortagoj la trajnoj veturas kun la intervalo (inkluzive ekspresojn) estas 3—5 minutoj (tage).

La unua trajno:

La lasta trajno (labortago/semajnofino):

La horaro (diferencas inter labortagoj kaj semajnofino): Horaro de linio Fukutoŝin (japane, defaŭlte ĝi montras hodiaŭa horaro)

Stacioj

Stacioj lokiĝas en Tokio (ekde F-02 ĝis F-16) kaj en gubernio Sajtama (F-01).

Ĉe la fina stacio Ŭakoŝi (F-01) la linio Fukutoŝin kuniĝas kun linio Tobu-Toĝo de Fervojo Tobu. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacio Ŝinrinkoen.

Ĉe stacio Kotake-Mukajhara (F-06) la linio Fukutoŝin kuniĝas kun linio Sejbu-Jurakuĉo de Fervojo Sejbu. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacio Hanno tra linio Sejbu-Ikebukuro (linioj Sejbu-Jurakuĉo kaj Sejbu-Ikebukuro kuniĝas ĉe stacio Nerima).

Ĉe la fina stacio Ŝibuja (F-16) la linio Fukutoŝin kuniĝas kun linio Tokju-Tojoko de Korporacio Tokju. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacio Motomaĉi-Ĉukagaj tra linio Minato-Miraj.

Ekspreso (E) kaj naveda ekspreso (NE) haltas ĉe stacioj, markitaj per "●", kaj preterpasas tiujn, markitajn per "|". Dum semajnofino (sabato kaj dimanĉo) kaj aliaj ripoztagoj la ekspreso (E) haltas ĉe stacioj, markitaj per "▲".

N-ro Nomo de stacio Distanco (km) NE E Linioj transireblaj
("*" markas liniojn de la sama fervoja reto)
Lokiĝo
Esperante japane japana prononco inter tute (urbo) gubernio
F-01 Ŭakoŝi 和光市 [Ŭakōŝi] - 0.0 * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-01 (samaj trakoj)

 東武  Tobu-Toĝo (Fervojo Tobu) (komuna trajno ĝis stacio Ŝinrinkoen)

Ŭako Sajtama
F-02 Ĉikatecu-Narimasu 地下鉄成増 [Ĉikatecu-Narimasu] 2.2 2.2 * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-02 (samaj trakoj)

En Stacio Narimasu:

 東武  Tobu-Toĝo (Fervojo Tobu)
Kvartalo Itabaŝi Tokio
F-03 Ĉikatecu-Akacuka 地下鉄赤塚 [Ĉikatecu-Akacuka] 1.4 3.6 * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-03 (samaj trakoj)

En Stacio Ŝimo-Akacuka:

 東武  Tobu-Toĝo (Fervojo Tobu)
Kvartalo Nerima
F-04 Hejŭadaj 平和台 [Heiŭadai] 1.8 5.4 * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-04 (samaj trakoj)
F-05 Hikaŭadaj 氷川台 [Hikaŭadai] 1.4 6.8 * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-05 (samaj trakoj)
F-06 Kotake-Mukajhara 小竹向原 [Kotake-Mukaihara] 1.5 8.3 * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-06 (samaj trakoj)

 西武  Sejbu-Jurakuĉo (Fervojo Sejbu) (komunaj trajnoj ĝis Hanno)

F-07 Senkaŭa 千川 [Senkaŭa] 1.1 9.4 * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-07 Kvartalo Toŝima
F-08 Kanameĉo 要町 [Kanameĉō] 1.0 10.4 * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-08
F-09 Ikebukuro 池袋 [Ikebukuro] 0.9 11.3 * Marunouĉi (Tokjo Metro): M-25

* Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-09
 JR  Jamanote (Japana Fervojo)
 JR  Sajkjo (Japana Fervojo)
 JR  Ŝonan-Ŝinĝuku (Japana Fervojo)
 西武  Sejbu-Ikebukuro (Fervojo Sejbu)
 東武  Tobu-Toĝo (Fervojo Tobu)

F-10 Zoŝigaja 雑司が谷 [Zōŝigaja] 1.8 13.1 En Stacio Kiŝiboĝin-mae:
Toden-Arakaŭa (tramlinio)
F-11 Niŝi-Ŭaseda 西早稲田 [Niŝi-Ŭaseda] 1.5 14.6   Kvartalo Ŝinĝuku
F-12 Higaŝi-Ŝinĝuku 東新宿 [Higaŝi-Ŝinĝuku] 0.9 15.5 Oedo (Toej): E-02
F-13 Ŝinĝuku-sanĉome 新宿三丁目 [Ŝinĝuku-sanĉōme] 1.1 16.6 * Marunouĉi (Tokjo Metro): M-09

Ŝinĝuku (Toej): S-02

F-14 Kitasando 北参道 [Kitasandō] 1.4 18.0   Kvartalo Ŝibuja
F-15 Mejĝi-Ĝingumae 明治神宮前 [Meiĝi-Ĝingūmae] 1.2 19.2 * Ĉijoda (Tokjo Metro): C-03

En Stacio Haraĝuku:

 JR  Jamanote (Japana Fervojo)
F-16 Ŝibuja 渋谷 [Ŝibuja] 1.0 20.2 * Hanzomon (Tokjo Metro): Z-01

* Ginza (Tokjo Metro): G-01
 TY  Tokju-Tojoko (Korporacio Tokju) (komuna trajno ĝis stacio Motomaĉi-Ĉukagaj)
 DT  Tokju-Den-en-toŝi (Korporacio Tokju)
 JR  Jamanote (Japana Fervojo)
 JR  Sajkjo (Japana Fervojo)
 JR  Ŝonan-Ŝinĝuku (Japana Fervojo)
 京王  Keio-Inokaŝira (Korporacio Keio)

Eksteraj ligiloj