Linio de Bar Lev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linio de Bar Lev
fortikaĵo • fortikigita linio [+]
Koordinatoj30° 31′ 30″ N, 32° 19′ 45″ O (mapo)30.52532.329166666667Koordinatoj: 30° 31′ 30″ N, 32° 19′ 45″ O (mapo)

Linio de Bar Lev (Egiptio)
Linio de Bar Lev (Egiptio)
DEC
Linio de Bar Lev
Linio de Bar Lev
Map
Linio de Bar Lev
Vikimedia Komunejo:  Bar Lev Line [+]
vdr

30° 31′ 30″ N 32° 19′ 45″ O / 30.52500 °N, 32.32917 °O / 30.52500; 32.32917 (mapo) Linio de Bar Lev estis sistemo de fortikaĵoj, kiujn Israelo konstruis sur orienta bordo de Sueza kanalo por defendi Sinajon, kiun ĝi okupis dum sestaga milito. La linio estis nomita laŭ Haim Bar Lev, israela generala stabestro. Spite al grandaj kostoj, la linio de Bar Lev dum Jomkipura milito ne plenumis atendojn metitaj al ĝi, kiam ĝi rapide falis al bone preparita bato kombinanta faktoron de absoluta surprizo kaj eriganta materiala superforto. La linio dum tiuj ĉi cirkonstancoj ne kapablis haltigi la malamikon eĉ ne doni al Israelo sufiĉan tempon por reagi. Certan reteniĝon kaj problemojn de egiptanoj ĝi ja kaŭzis, tamen ĝi ne estis sufiĉa kaj la klopodo kaj la neceseco kontribui por helpi la ĉirkaŭigitajn apogpunktojn fine male limigis la israelajn defendfortojn alkondukante al ili pluajn grandajn perdojn.