Linyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linyi
departemento-ranga urbo
Administrado
Poŝtkodo 276000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 018 365  (2020) [+]
Loĝdenso 641 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 6′ N, 118° 21′ O (mapo)35.10408118.35019Koordinatoj: 35° 6′ N, 118° 21′ O (mapo) [+]
Alto 74 m [+]
Areo 17191,21 km² (1 719 121 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Linyi (Ŝandongo)
Linyi (Ŝandongo)
DEC
Linyi
Linyi
Situo de Linyi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Linyi [+]
vdr
La Templo de Konfuceo en Linyi

Linyi (ĉine 临沂; pinjine : Línyí) estas prefektej-nivela grandurbo en provinco Ŝandongo en orienta Ĉinio. En decembro 2001, la loĝantaro estas taksita je 10,11 milionoj da loĝantoj [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de Linyi povas esti spurita reen al 400 a.K. De ĉi tie descendis Zhuge Liang kaj Wang Xizhi. En 1972, La Arto de Milito de Sun Bin estis trovita ĉi tie, kune kun aliaj klasikaĵoj skribitaj sur bambuaj strioj.

En 1938, dum la Dua Ĉin-Japana Milito, estis furioza batalado en la prefektejo

Administraj unuoj[redakti | redakti fonton]

Linyi konsistas el tri urbaj distriktoj kaj naŭ distriktoj:

  • Urba Distrikto Lanshan (兰山区), 660 km², 870 000 loĝantoj;
  • Urba Distrikto Luozhuang (罗庄区), 371 km², 420 000 loĝantoj;
  • Urba Distrikto Hedong (河东区), 728 km², 600 000 loĝantoj;
  • Distrikto Tancheng (郯城县), 1,307 km², 970,000 loĝantoj;
  • Distrikto Cangshan (苍山县), 1,800 km², 1,18 milionoj da loĝantoj;
  • Distrikto Junan (莒南县), 1,752 km², 990,000 loĝantoj;
  • Distrikto Yishui (沂水县), 2,435 km², 1,11 milionoj da loĝantoj;
  • Distrikto Mengyin (蒙阴县), 1 602 km², 530 000 loĝantoj;
  • Distrikto Pingyi (平邑县), 1.825 km², 980.000 loĝantoj;
  • Distrikto Fei (费县), 1,894 km², 920,000 loĝantoj;
  • Distrikto Yinan (沂南县), 1.774 km², 910.000 loĝantoj;
  • Distrikto Linshu (临沭县), 1,038 km², 630,000 loĝantoj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La Nacia Ŝoseo 205 de Ĉinio pasas tra la areo. Ĝi komenciĝas en Shanhaiguan en Hebejo kaj finiĝas suden en Ŝenĵeno en Guangdong- provinco. Survoje ĝi haltas ĉe Tangŝano, Tjanĝino, Zibo, Hŭajnano, Nankino, Wuhu, Sanming, Heyuan kaj Huizhou, inter aliaj.

La Nacia Ŝoseo 206 de Ĉinio ankaŭ pasas tra Linyi. Ĝi kuras de la marborda urbo Jantai al la marborda urbo Shantou en la provinco Guangdong. Ĝi trairas la provincojn Ŝandongo, Ĝjangsuo, Anhujo, Ĝjangŝjio kaj finfine Gŭangdongo.

La Nacia Ŝoseo 327 de Ĉinio kuras tra la areo. Ĝi portas Heze en Ŝandongo al Lianyungang en Ĝjangsuo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]