Lionel Chilard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

EdE-C


Lionel CHILARD (ŝilar), franco, filatelisto. Naskiĝis la 23-an de majo en 1883 en Courbevoie (apud Parizo). Esperantiĝis en 1905. Komitatano de SFPE. Gvidis multajn kursojn kaj prez. grupojn en la ĉirkaŭaĵo de Parizo. Agas propagande ĉe la Iniciativa Sindikato por turismo en Versailles (ties konsilanto) kaj en la "Centre d' Etudes Internationales" en Parizo.