Lionel Corporation

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lionel Corporation
negoco • entrepreno vd
Dum 1900 - nekonata/nuntempe
Sekvanto Lionel, LLC
Jura formo publika kompanio
Sidejo Nov-Jorko
Lando Usono
Agokampo ludiloskalmodelo
vdr
Produktoj de Lionel Corporation.

Lionel Corporation estis usona fabrikanto kaj distribuanto de ludiloj kiu negocis en 1900-1995. Fondita kiel entrepreno por elektraj aparatetoj, Lionel specializiĝis en variaj produktoj tra sia tuta vivo, sed ĝi famiĝis ĉefa danke al ludiltrajnoj kaj maketaj fervojoj.[1] Lionel trajnoj, produktitaj el 1900 al 1969, allogis admiradon el makettrajnemuloj tra la tuta mondo pro la solideco (fortikeco) de siaj konstruoj kaj la aŭtenteco de ties detaloj. Dum siaj pintaj jaroj, en la 1950-aj jaroj, la kompanio vendis por 25 milionojn da trajnoj jare.[2] En 2006, la trajnoj de Lionel, kun la kuirilo Easy Bake Oven, iĝis la unuaj du elektraj ludiloj enmetitaj en la National Toy Hall of Fame. Ili publikigis televidan reklamaĵon en la mezo de la 1980-aj jaroj kun tre konata kaj rememorata moto, "Lionel Kiddy City, turn that frown [clap, clap] upside down."

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. David Lander Arkivigite je 2010-02-18 per la retarkivo Wayback Machine "Lionel" American Heritage, Nov./Dec. 2006.
  2. Osterhoff, Robert J. "When the Lights Went out at Lionel, Classic Toy Trains, Majo 1999. Paĝo 76.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]