Lipari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lipari
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio (2005)
Provinco ME Mesino (2005)
Geografia situo 38° 28′ N, 14° 57′ O (mapo)38.46666666666714.95Koordinatoj: 38° 28′ N, 14° 57′ O (mapo)
Alto super marnivelo 5 m [+]
Areo 37 (2005) km²
Loĝantaro 12 565 (2023)
Loĝdenso 140 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Alicudi, Filicudi, Panarea, Stromboli, Vulcano, Canneto, Acquacalda, Quattropani, Pianoconte (2005)
Najbaraj komunumoj Santamarina Salina, Leni, Malfa (2005)
Patrono San Bartolo
Festa tago 24-a de aŭgusto (2005)
Poŝtkodo 98055
Imposta kodo E606
Kodo laŭ ISTAT 083041
Telefona prefikso 090
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Lipari estas itala komunumo sur la samnoma insulo en la Liparaj insuloj, ankaŭ nomataj Eola arkipelago.

Geologio

La insulo estiĝis per vulkana aktiveco. Laŭ sedimentoj kaj Karbono 14-esploroj oni supozas kvar gravajn erupciojn ĉ. 20, 13 kaj 9 jarmilojn a.K. kaj lastan en la 5-a jarcento p.K., kiam Romiaj vilaĝoj sur la insulo estis kovritaj per vulkana pumiko. Hodiaŭ oni konsideras la vulkanojn neaktivaj, kvankam ili ofte montras fumarolon.

Historio

Kiel rezulto de la vulkaneco Lipari estas riĉa je obsidianoj kaj pumiko, materialoj tre taŭgaj por fari akrajn kaj tamen stabilajn tranĉilojn.

En Lipari troviĝas pluraj nekropoloj kiuj atestas longan historion eble ĝis la jaro 5.000 a.K.

Hodiaŭ

Hodiaŭ la urbo vivas grandparte de turismo kaj pumiko.

La tuta arkipelago estis agnoskita kiel Monda Naturheredaĵo de Unesko en 2000.


fiŝistaj boatoj en la haveno de la samnoma loĝloko Lipari sur la insulo