Vulcano (vulkano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Vulcano
Vulcano
Kratero Gran Cratere.
Alteco: 500 metroj super maro
Situo: Vulcano, Flago-de-Italio.svg Italio
Geografia situo 38° 24′ N, 14° 58′ O (mapo)38.40361111111114.961666666667Koordinatoj: 38° 24′ N, 14° 58′ O (mapo)
Tipo: stratovulkano
Lasta erupcio: 1890
Information icon.svg
vdr

Vulcano (elparolu: Vulkano) estas nuntempe dormanta stratovulkano, troviĝanta sur insulo de la sama nomo en Tirena Maro. El romia nomo de la insulo devenis ankaŭ la nomo de tia montotipo - vulkano kaj (pli malfrue) la nomo de unu el tipoj de vulkanaj erupcioj - vulkana erupcio. La romianoj kredis, ke la insulo estas fumtubo de forĝista metiejo de dio Vulkano, kiu tie en subterejo forĝas armilojn por Marso - dio de milito.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Fumarolo en kratero Gran Cratere.

Vulcano aĝas proksimume 150 000  jarojn kaj ĝi evoluis en ses etapoj. En historia tempo estis aktivaj centroj Fossa kaj Vulcanello.

Vido al Vulcanello kunigita per terkolo kun ĉefa insulo, en fono Lipari.

Listo de vulkanaj fenomenoj de Vulcano[redakti | redakti fonton]

  • Ruinaj konusoj
    • Faraglione
    • La Fossa
    • Monte Rosso
    • Mote Saraceno
    • La Sommata
    • Vulcanello
  • Krateroj
    • Forgia Vecchia
    • Caldera della Fossa
    • Gran Cratere
    • Caldera del Piano
  • Katedraloj
    • Lentia


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]