Listo de hungaraj loknomoj kun "őr"

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La hungara nomparto őr signifas "sentinelo", "gvatisto" (ekz. "határőr" = "limgardisto"). Multaj loknomoj en la iama Hungara reĝlando enhavas tiun ĉi parton; en Hungario sentineloj gardis ankaŭ internajn limojn inter la gentoj.

La slovaka vorto "stráž", la rumana "straja" kaj la germana "wart(e)" signifas "gvatejo".

Pro la disdivido de Hungario en 1919 parto de la lokoj nun situas en Aŭstrio, Rumanio, Serbio, Slovakio, SlovenioUkrainio.

Hungara nomo alia nomo nuna lando regiono
Alőr Urișor Rumanio distrikto Cluj
Alsóőr Unterwart Aŭstrio Burgenlando
Felsőőr Oberwart Aŭstrio Burgenlando
Őr Hungario Szabolcs-Szatmár-Bereg
Őraljaboldogfalva Sântămăria-Orlea Rumanio distrikto Hunedoara
Őrbottyán Hungario Pest
Őrdarma Storoĵnicja Ukrainio Transkarpata provinco
Őregyház Straja Rumanio distrikto Alba
Őrfalu Dankovci Slovenio komunumo Puconci
Őrhalom Hungario Balassagyarmat
Őrhegy Botorca Rumanio distrikto Mureș
Őridobra Neuhaus in der Wart Aŭstrio Burgenlando
Őrimagyarósd Hungario Vas
Őriszentpéter Hungario Vas
Őrmező Strážske Slovakio distrikto Michalovce
Őrös Strážne Slovakio distrikto Trebišov
Őrtilos Hungario Somogy
Rábaőr Oberdrosen Aŭstrio Burgenlando
Szamosőrmező Var Rumanio distrikto Sălaj
Temesőr Straĵa Serbio Vojvodino