Straĵa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Straĵa, serbe Стража, slave Straža, hungare Temesőr, germane Lagerdorf, rumane Straja estas vilaĝo en Serbio en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato en municipo de Versec.

Straĵa situas en la mapo en la verda municipo
Municipo de Versec
Centro de Straĵa
Bovaro en la proksima rivero ĉe Straĵa

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La neloĝata loko estis grava milita bazo de Habsburgoj por defendi la regionon kontraŭ la turkoj en 1716. Baldaŭ germanoj komencis loĝadi tie. En 1734 jam poŝto funkciis. En 1744 rumanoj pligrandigis la loĝantaron. En 1787 la turkoj okupis la vilaĝon. Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungara reĝlando, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1921 vivis tie 1482 homoj, (1389 rumanoj, 17 serboj, 14 hungaroj, 10 germanoj kaj aliaj). En 1941 la germana armeo okupis la vilaĝon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Straĵa 693 homoj, (557 rumanoj (80 %), 52 serboj (8 %), 35 ciganoj, 16 hungaroj kaj aliaj).

Famulo[redakti | redakti fonton]

  • en 1804 naskiĝis János Damjanich

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri őr (= sentinelo) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Post alveno de hungaroj la sentineloj gardis ankaŭ internajn limojn inter la gentoj.

Alőr Alsóőr Felsőőr
Őr Őraljaboldogfalva Őrbottyán
Őrdarma Őregyház Őrfalu
Őrhalom Őrhegy Őrimagyarósd
Őriszentpéter Őrmező Őrös
Rábaőr Szamosőrmező Temesőr