Listo de hungaraj loknomoj kun "őr"
Aspekto
La hungara nomparto őr signifas "sentinelo", "gvatisto" (ekz. "határőr" = "limgardisto"). Multaj loknomoj en la iama Hungara reĝlando enhavas tiun ĉi parton; en Hungario sentineloj gardis ankaŭ internajn limojn inter la gentoj.
La slovaka vorto "stráž", la rumana "straja" kaj la germana "wart(e)" signifas "gvatejo".
Pro la disdivido de Hungario en 1919 parto de la lokoj nun situas en Aŭstrio, Rumanio, Serbio, Slovakio, Slovenio aŭ Ukrainio.
Hungara nomo | alia nomo | nuna lando | regiono |
---|---|---|---|
Alőr | Urișor | Rumanio | distrikto Cluj |
Alsóőr | Unterwart | Aŭstrio | Burgenlando |
Felsőőr | Oberwart | Aŭstrio | Burgenlando |
Őr | Hungario | Szabolcs-Szatmár-Bereg | |
Őraljaboldogfalva | Sântămăria-Orlea | Rumanio | distrikto Hunedoara |
Őrbottyán | Hungario | Pest | |
Őrdarma | Storoĵnicja | Ukrainio | Transkarpata provinco |
Őregyház | Straja | Rumanio | distrikto Alba |
Őrfalu | Dankovci | Slovenio | komunumo Puconci |
Őrhalom | Hungario | Balassagyarmat | |
Őrhegy | Botorca | Rumanio | distrikto Mureș |
Őridobra | Neuhaus in der Wart | Aŭstrio | Burgenlando |
Őrimagyarósd | Hungario | Vas | |
Őriszentpéter | Hungario | Vas | |
Őrmező | Strážske | Slovakio | distrikto Michalovce |
Őrös | Strážne | Slovakio | distrikto Trebišov |
Őrtilos | Hungario | Somogy | |
Rábaőr | Oberdrosen | Aŭstrio | Burgenlando |
Szamosőrmező | Var | Rumanio | distrikto Sălaj |
Temesőr | Straĵa | Serbio | Vojvodino |