Listo de kosmoŝipoj de Star Trek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

A[redakti | redakti fonton]

USS Antares - Stelŝipo detruita telepatie de Charlie X.

B[redakti | redakti fonton]

SS Beagle - Scienca kosmoŝipo komandita de Kapitano R. M. Merik kiu damaĝiĝis ĉirkaŭ la planedo Magna Roma.[1]

D[redakti | redakti fonton]

D-7-klasa batalŝipo: ĉefa batalŝipo de klingonoj en klasika serioj de Star Trek. Ĝia dezajno havas bulban antaŭan karenon ligita per longa kolo al flugilforma ĉefa koverto kun la motoraj naceloj muntitaj sur ĉiu flugila pinto.

E[redakti | redakti fonton]

USS Enterprise, NCC-1701- stelŝipo estis konstruita inter la jaroj 2243 kaj 2245, por la stelŝiparo de Unuiĝinta Federacio de Planedoj. Ĝi estas signife pli potenca ol la ĝis tiamaj stelŝipoj de la federacio, kaj dediĉiĝas por pacaj esploraj misioj en kosmaj regionoj ĝis nun home neesplorataj, tamen havante ankaŭ la plej avancitajn armilojn konatajn de la teranoj, vulkananoj kaj aliaj planedoj de la federacio, por la kazo ke la ŝipanaro devu defendu sin aŭ aliajn vivaĵojn malpace atakitajn.
USS Exeter - stelŝipo kiu restis senkomunike orbitanta la planedon Omega IV, ĉar ĝia skipo akiris mortan malsanon el sur la planedo.

F[redakti | redakti fonton]

USS Farragut - kosmoŝipo kie James T. Kirk servis dum juneco.
Fesarius - batalŝipo de la "Unua Federacio" komandata de Balok.

K[redakti | redakti fonton]

IKS Klothos - klingona batalŝipo komandita de komandanto Kor.

V[redakti | redakti fonton]

USS Voyager - Ĝi havas 15 ferdekojn, 257 ĉambrojn kaj moviĝas 700 000 ton. Ĝi konstruiĝis ĉe Utopia Planitia kaj moviĝas ĝis 9 varpoj. Ĝiaj varpaj naceloj estas sub la ĉefa parto.

Y[redakti | redakti fonton]

Yonada - aŭtomata kosmoŝipo el planedo Fabrinia, kiu simulas esti asteroido.
USS Yorktown - stelŝipo apenaŭ citita en epizodo Obsession.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bread and Circuses