Vulkano (Star Trek)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vulkananoj)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Vulkano (hipoteza planedo).
Vulkano
Star Trek planet • planedo de klaso M • fikcia tereca planedo
Verko Star Trek IV: The Voyage Home
Amok Time
Spock's World
Vectors
Lesser Evil
Losing the Peace
Federation
Fire on High
To Brave the Storm
This Gray Spirit
Unity
A Singular Destiny
Homecoming
Before Dishonor
Kobayashi Maru
Martyr
Full Circle
Summon the Thunder
Storming Heaven
Surak's Soul
Beyond the Farthest Star
Death in Winter
Beneath the Raptor's Wing Ⅰ
Beneath the Raptor's Wing Ⅱ
The Good That Men Do
The Two-Front War
The Andorian Incident
Zero Hour
Flashback
Cease Fire
Home
Star Trek: Star Charts
Star Trek Maps
The Worlds of the Federation
Magic to Make the Sanest Man Go Mad
Star Trek
Star Trek Fleet Command
The Trouble with Edward
Conspiracy
Context Is for Kings
Et in Arcadia Ego, Part 2
Federation – The First 150 Years
Envoys
Vulcan
Second Contact
Star Trek: The Original Series Core Game Book
The Klingon Dictionary
Those Old Scientists
Informoj
Originala nomo T'Khasi
vdr

En la fikcia universo de la filmaro Star Trek, Vulkano estas ruĝeca planedo, en la orbito de la stelo 40 Eridani A, kiu havas klimatajn kondiĉojn kompareblajn al la Tero kaj tial havas la fikcian statuson esti "planedo de la klaso M (Minŝara)". La planedo situas 16 lumjarojn for de la Tero, kaj estas la hejmplanedo de la vulkananoj, specio de homsimilaj vivaĵoj, kies kulturo kaj teknologio komence de la tria jarmilo laŭ tera kalkulo estas pli progresinta ol la tera. Anglalingve la planedo en plej fruaj materialoj de la filmoj nomiĝis Vulcanis, poste en granda plimulto de la materialoj simple Vulcan.

la duonvulkanano Spock el la filmaro Star Trek estas aparte konata reprezentanto de la planedo, kvankam nur lia patro devenas de tie

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Granda parto de la surfaco de Vulkano konsistas el dezertoj kaj montoĉenoj, kaj grandaj teritorioj estas protektataj kiel konservendaj sovaĝejoj. La planeda klimato multe pli varmas ol tiu de la Tero, la gravito pli fortas kaj la gasa denseco en la planeda atmosfero pli malaltas. Rezulte, teranoj tendencas pli elĉerpiĝi ol la vulkananoj dum estado sur la planedo; tamen ili povas esti sur la planeda surfaco sen protektiloj aŭ aliaj helpiloj. La loĝaj zonoj de la planedo estas dividitaj en provincojn.

Simile kiel sur la Tero, la vivo baziĝas ĉefe sur kombinaĵoj de karbono. Sciencistoj kalkulis, ke la planedo tiucele devus havi distancon de pli-malpli 0,61 astronomiaj unuoj de la stelo 40 Eridani, kaj ĉirkaŭi la centran stelon ene de 203 Teraj tagoj.

La origina aŭtoro de la filmaro, Gene Roddenberry, indikis ke 9 Vulkanaj sezonoj egalu al 2,8 Teraj jaroj.

La nombro de vulkananoj sur la planedo iom varias laŭ la literaturaj fontoj: Laŭ la libro Star Trek Star Charts, la planedo dum la 2370-aj jaroj havu 4,9 miliardojn da loĝantoj. Tamen laŭ la filmo Star Trek, de 2009, kiu prezentas iom alternativan historion de la fikcia universo ol la ceteraj filmoj de la serio, la planedo jam dum la 2250-aj jaroj havu 6 miliardojn da loĝantoj.

La fikcia Universala Federacio de Planedoj en la stela sistemo de Eridani-A, sur aŭ proksime de la planedo Vulkano, havas unu el siaj plej grandaj stelŝipokonstruejoj.

Vulkananoj[redakti | redakti fonton]

Vulkananoj estas humanoidoj (homformaj) estuloj, kun kelkaj malsamecoj, okulfrapaj estas la pintaj oreloj. Ili havas verdan sangon ĉar la kupro kaj ne la fero estas uzata por transporti la oksigenon al ĉeloj [1]. Ili havas internajn palpebrojn (niktiton) kiel multaj bestoj, sed malkiel la homoj[2]

Viraj vulkananoj spertas periode laŭ sia plenaĝa vivo kondiĉon rilata al seksuma vivo nomata pon farr, simila al tio kio okazas al elefantoj, kiam la testosterono iĝas ilin tro agresemaj [3]

Mensa kunfandiĝo[redakti | redakti fonton]

Mensa kunfandiĝo, unue prezentita en la epizodo "Dagger of the Mind", estas tekniko de vulkananoj por dividi pensojn, spertojn, memorojn kaj scion kun alia individuo, esence limigita formo de telepatio. Ĝi kutime postulas fizikan kontakton kun subjekto, kvankam kazoj de mensaj kunfandoj sen kontakto povas okazi (ekzemple, en la epizodo "The Devil in the Dark"). Vulkananoj povas plenumi mensajn kunfandiĝojn kun membroj de plej multaj aliaj specioj, plej rimarkinde homoj, kun Jonathan Archer estante la unua konata homa partoprenanto en tia rito en 2154. Eĉ la tera ĝiba baleno povas sukcese kuniĝi kun vulkanano. La Ferengi estas unu el la malmultaj rasoj konataj kiel netolereblaj al la mensa fandado; mense disciplinaj Kardasianoj ankaŭ povas esti rezistemaj al mensaj kunfandiĝoj se konvene trejnitaj. Ne estas establite, ĉu ĉi tiu ebla kapablo estas esenca al kardasianoj, aŭ ĉu membroj de iu raso povus esti trejnitaj por rezisti ĝin. Maŝinoj, kiel ekzemple la sondilo Nomad en The Changeling estis kunigitaj eĉ se nur per kompleta kontakto. En la epizodo de Star Trek: The Animated Series One of Our Planets Is Missing, estis prezentita miksaĵo sen tuŝo kun gasa nebula estaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La scenaro de epizodo Court Martial , sugestas ke vulkananoj havas longan historion pri interago kun homoj el Tero. Denove, en The Conscience of the King ("La Konscienco de la Reĝo"), McCoy sugestas ke la planedo Vulkano estis konkerita de teranoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Vulkana kulturo estas bazita sur logiko, matematiko kaj muziko. Vulkananoj devas kontroli siajn emociojn laŭ loka filozofio simila al stoikismo eĉ se multaj eksterplanedanoj kredas ke ili ne havas emociojn aŭ difektojn. Spock asertas dum epizodo Court Martial, ke "vulkananoj ne spekulas," variaĵo pri tiu "mito" estis kondukita de la romulana komandanto en epizodo The Enterprise Incident. La mito estis refutita ofte, ĉar Spock mem mensogas en multaj okazoj. Tamen, la mito estis citita kelkfoje pli en Star Trek, kaj ofte estis aludata de Spock kiel iu speco de ŝerco.

Kvankam vulkananoj ŝajne rifuzas perforton, estas en ilia kulturo moroj kiel "kal-if-fee", geedziĝa duelo. [4]

Alternativa realeco[redakti | redakti fonton]

En la alternativa realeco kreita fare de la romulano Nero en la filmo Star Trek de 2009, Vulkano estas detruita kun preskaŭ ĉiuj vulkananoj dum la jaro 2258. Nero estas romulana ministo de la 24-a jarcento kiu tempovojaĝas pasintecen en la jaron 2258, serĉante venĝon kontraŭ la federacio pro la nesukcesa provo savi la planedon Romulus de detruiĝo per supernovao. Li aparte respondecigas la duonvulkananon Spock pri la malsukcesa savoprovo kaj tial komencas per detruo de la planedo Vulkano, antaŭ ol procedi al detruo de la Tero, kvankam pri tio li fine ne sukcesas. Li uzas sian minan stelŝipon por profundigi kosmoborilon en la planedon kaj krei nigran truon ene de la planedo, el la kosmo detruante Vulkanon ene de malmultaj minutoj. Preskaŭ ĉiuj el la 6 miliardoj da vulkananoj sur la planedo, inkluzive de la terana patrino de Spock, mortas dum tiu atenco, kaj nur pli-malpli 10.000 vulkananoj, lastmomente savitaj aŭ tiumomente en stelŝipoj aŭ aliaj planedoj, saviĝas de la genocido.

La postrestintaj vulkananoj laŭ la historio de tiu filmo serĉas alian planedon kun taŭgaj klimataj kondiĉoj por tie konstrui vulkananan kolonion kaj tiel konservi sian kulturon.

Gravaj lokoj sur la planedo[redakti | redakti fonton]

  • la fajraj ebenaĵoj de Raal
  • Gol (antikva urbo detruita antaŭ la "granda vekiĝo" de la vulkanana kulturo)
  • monto Seleja
  • ŜiKahr'
  • akademio ŜiKahr
  • sanktejo T'Karath
  • la templo de Amonak
  • la "forĝejo de Vulkano" (kutime nomata nur "la forĝejo")
  • La Scienca Akademio Vulkano

Eblas promeni de "la forĝejo" ĝis la antaŭurbo de la planeda ĉefurbo ene de kelkaj tagoj.

Originaj vivoformoj[redakti | redakti fonton]

Sehlat[redakti | redakti fonton]

En epizodo Journey to Babel, la patrino de Spock diras ke kiam estis infano, Spock havis kiel maskoton, "sehlaton". Spock priskribas ĝin kiel granda "pluŝa urso" kun dentegoj 15 cm longaj. Tiu besto (nomata I-Chaya) estas vidita en la epizodo 'Journey to the past' de la Star Trek: The Animated Series. Oni ankaŭ povas vidi "sehlaton" en la epizodo The Forge de Star Trek: Enterprise.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]